Novaĵoj
Jam 236 personoj aliĝis al la tutmonda ekzameno - restis ankoraŭ du tagoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-05-14 08:31:23
Morgaŭ estos la lasta tago por aliĝi al la dua tutmonda ekzameno, kies dato estas la 8a de junio.
En 24 lokoj de la mondo oni atendas la kandidatojn. Ĝis nun aliĝis al la sesio 236 personoj.
Ni serĉas kandidaton por Varsovio, por ke ankaŭ tie povu efektiviĝi ekzameno. Eblas aliĝi ankaŭ al la aliaj sesioj ĉe http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj
La presigo kaj la alpoŝtigo de la testoj okazos en la sekvaj tagoj.
...
Heidi raportas pri la Indonezia E-kongreso kaj sia nova propagandvojaĝo
Kategorio: Movado; Dato: 2013-05-13 12:39:13
Saluton!
Post monatoj da preparo por la Indonezia Esperanto-Kongreso kaj mia kvina instru-kaj propagando-vojaĝo ambaŭ ankaŭ efektiviĝis kaj bone sukcesis. Dum la semajnoj post mia reveno mi ĉefe verkis raportojn, kaj krome intervjuiĝis kaj prelegis pri la temo.
Mi ĝojas ke mi fine povas al vi prezenti tiujn raportojn, kaj eĉ pli ĝojos se iuj legos ilin. Ili NE estas teda listigo de lecionoj, intervjuoj kaj sukcesoj (mi notas ankaŭ malsukcesojn). Eĉ ne temas nur pri Esperanto, sed...
RTL pri Esperanto en Herzberg
Kategorio: Movado; Dato: 2013-05-06 00:37:19
La konata televidokanalo "RTL Regional" la 2an de majo 2013 je la 18a horo elsendis en la programo "Wissen X-akt" 6:27 minutan filmeton pri Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo, pri la biblioteko kaj arkivo de Esperanto-Centro, kie Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy rakontis pri Esperanto, pri libroj, gazetoj, agadoj kaj montris kelkajn interesajn objektojn el la riĉaj kolektaĵoj de Interkultura Centro Herzberg (sidejo ankaŭ de AGEI, germana sekcio de ILEI).
La televida teamo pretigis ankaŭ mallongan intervjuon kun urbestro Gerhard Walter kaj kun kelkaj gelernantoj, kiuj lernas Esperanton...
Nova ludmonato kaj la unua gajninto de RISKO
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-05-01 18:32:43
Ni informas vin, ke komenciĝis nova ludmonato en nia reta kvizo RISKO .
Ankoraŭ dum 6 horoj eblas ludi dum la unua tago.
Se vi volas scii viajn rezultojn, nescitajn demandojn kun la ĝusta respondo kaj havi memorigan mesaĝon pri la eblo reludi bv. aboni tiun avertomesaĝon en la paĝo de AGORDOJ .
Se vi volas sendi al ni kvizdemandojn, bv skribi al la redaktoro.
La ludon en aprilo, dum ties 18 ludtagoj, partoprenis 290 personoj.
...
Denove provadas ĝeni nin trudmesaĝulino
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-04-29 17:36:07
Mi atentigas vin ke al la paĝaro aliĝadas virino (Kate, Baby ktp) kiu - eĉ se skribas en relative bona Esperanto - celas ne prilingvajn kontaktojn, sed evidente temas pri sekso.
Ni jam likvidis ŝian ses diversajn kontojn kaj blokis 2 IP-adresojn, tamen ŝi povas sukcesi en iu momento mesaĝi al vi ene de la interna mesaĝilo. Tio ne malkaŝas al ŝi viajn datumojn, nek la veran retadreson, sed ni tamen petas vin NE RESPONDI al ŝiaj mesaĝoj, ne eniri ajnan korespondadon por ke ŝi baldaŭ perdu la esperon kaj ĉesu aliĝadi al...