Novaĵoj

La unua ĉeesta RISKO dum ARKONES

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-09-24 01:22:29

La 21an de septembro, en la aranĝo ARKONES (ARtaj KONfrontoj en ESperanto), okazinta en la pola urbo Poznan estis aranĝita la unuan fojon ĉeesta, viva RISKO-ludo.

La programon ĉeestis 25-30 personoj el kiuj tre facile kaj rapide elektiĝis la 6 konkurontoj.
Unue Katalin Kovats prezentis la ludon; ties historion, statistikojn kaj la regulojn.
La surloka ludo okazis ne en la reto sed pere de antaŭe pretigita demandserio, projekciata en formo de PowerPoint prezentaĵo.
En la publiko plimultis la jam RISKEMULOJ, rete regule ludantoj, sed por pluraj ĉeestantoj la tuto estis nova sperto kaj ili observis spirretene la konkuradon de la ses kandidatoj.

La ludantoj de la unua viva RISKO estis Anjo Amika (HU), Anna Skudlarska, Russ Williams, Tobiasz Kubisiowski, Teresa Pomorska kaj Paweł Fischer-Kotowski (PL).
La demandoj estis prezentitaj unuope, ĉiam aparte por la laŭvica persono. En tiuj momentoj regis profunda silento, ja ĉiu mem legis por si la taskon. La disponebla tempo estis 30 sekundoj, kiujn la ludantoj plej ofte ne eluzis. En la unua rondo la kulturaj, en la dua la movadaj kaj fine la lingvaj demandoj estis prezentitaj. Ekde la dua rondo se iu ne povis respondi al sia demando, la sekva persono povis tion fari kaj gajni la poenton. Kvankam la demandoj ne estis speciale facilaj, la ludantoj bone elturniĝis (aŭ multe bonŝancis).
La lasta ludanto de la lasta rondo riskis plej multe. Pawel havis jam 4 poentojn, ĝuste tiom kiom Anjo kaj Anna entute havis post la tri rondoj kaj kun kiuj ili staris en la unua loko. Do, Paweł havis la eblon kun siaj kvar poentoj ĉesi ludi kaj aliĝi al la gajnonta duopo. Je la instigo de la publiko li tamen kuraĝe riskis kaj per sufiĉe malfacila lingva demando duobligis siajn 4 poentojn kaj fine gajnis tutsola.

Bone senteblis dum la ludo la streĉo, en si mem ankaŭ la spektantoj ludis. Kelkaj esprimis bedaŭron pro tio, ke malofte okazi ke la ludantoj ne sciis la respondon, ĉar tiel oni malofte povis vidi la amuzajn, ĉiam ŝanĝiĝantajn bildojn kaj sonojn, kiuj signalis la perdon.
Bonŝance ne nur la gajninto, sed ĉiuj aliaj ludantoj ricevis donacojn, sponsoraĵojn de Ilona Koutny, Stefan MacGill, Tomasz Chmielik, ARKONES kaj edukado.net.
Katalin decidis kelkajn etajn modifojn ankoraŭ enkonduki en la ĉeestan ludversion, sed ŝi ŝatus kaj pretus okazigi ekde nun tiajn programojn dum Esperanto-aranĝoj kaj eble eĉ dum UK.
Do, pretiĝu, trejnu vin kaj partoprenu la retan RISKO-ludon. 

Pliaj fotoj (faritaj ĉefe de Joanna Filipowicz-Choroszucha) videblas en la ALBUMO.

Komentojn vi povas lasi ĉe la foruma RISKO-fadeno.

Ligo al la reta RISKO.

Ni voĉdonu por Esperanto-projekto Al la listo Interlingvistikaj studoj, instruista trejnado kaj ARKONES en Poznan

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.