Novaĵoj

Ni voĉdonu por Esperanto-projekto

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-09-25 10:52:51

 

 

 

 

 

 

La organizantoj de la Eŭropa Tago de Lingvoj lanĉis konkurson por voĉdone elekti la plej sukcesan aranĝon de la kampanjo.
Ĝis nun estas registritaj en ilia datumbazo 11 Esperanto-programoj.
Se ni elektas unu el ili kaj multaj, multegaj el ni voĉdonos por ĝi, tiu unusola, oni certe rimarkos nian forton. Eble nia kandidato ne venkos, sed oni rimarkos nin kaj ni povos pli facile atingi ke Esperantilingvaj tekstoj, kontribuaĵoj plue aperu en ilia paĝaro. Jam ni havas kelkajn sukcesojn tiukampe.
Mi analizis ĉiujn eventojn niajn (kaj vere dankas ĉiujn anoncintojn) kaj proponas voĉdoni por la aranĝo dum kiu hungaraj, germanaj kaj italaj infanoj kune festos kadre de Comenius-projekto GUTO, subvenciata de la Eŭropa Unio. Ĉefgvidanto de la projekto estas Zsofia Korody.

La pasintjara venkonto sukcesis per 1350 voĉdonoj. Do, ĉu ni ekagu kaj provu?
Se jes
bv. iri al http://edl.ecml.at/Events/EventsDatabase/tabid/1772/language/en-GB/Default.aspx
Skribu en la blankan kadron post la vortoj "Key words" la vorton "Esperanto" kaj premu "Find events". Tiel vi ekhavos la liston de E-aranĝoj.

Serĉu tie la germanan flagon (nigra, ruĝa kaj flava) kun la titolo European Language Families - and Esperanto, a new member
(Atentu estas ĝis nun du germanaj eventoj!)

kaj fine voĉdonu klaklante al la verda mano.
Kompreneble varbado por nia privata kampanjo bonvenas.

Sciu ke ĉiun tagon eblas denove voĉdoni..... do, ĝis la 20a de oktobro ĉiu individue povas krei pli ol 20 voĉojn.  

Sukceson al ni, kaj dankon al ĉiuj, kiuj helpos, Katalin Kovats

Instruu vian lingvon per Esperanto Al la listo La unua ĉeesta RISKO dum ARKONES

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.