Novaĵoj
Stipendioj anoncataj por instruista trejnado
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-06-19 10:29:30
Ekde septembro 2013 denove okazos unu-jara instruista trejnado ofertata de la Universitato UAM (Adam Mickiewicz) en Poznano, Pollando, kunlabore kun ILEI, UEA kaj edukado.net.
La aliĝa limdato por la kurso estas la 10a de aŭgusto; la studjaro komenciĝos en la 14a de septembro per unu-semajna ĉeesta kurso . Informoj pri la kurso troviĝas ankaŭ en la novaĵ-anonco .
Eblas viziti ankaŭ la esperantlingvan hejmpaĝon ĉe UAM .
ILEI (pli precize ĝia Fondaĵo Szerdahelyi) kaj UEA...
Bilanco post la Dua Tutmonda KER-ekzameno
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-06-10 22:55:02
Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net - simile al la pasinta jaro - denove sukcesis kunlaborigi ĉ. 70 personojn el 16 landoj por okazigi samtempan ekzamensesion tra la tuta mondo.
Al la ekzameno aliĝis 250 kandidatoj, el kiuj fine ekzameniĝis 243. Unu polo kaj 6 rusoj ne aperis en la indikita tempo.
La kampanjon partoprenis 24 urboj, laŭalfabete: Arras 17 - Avinjono 8 - Berlino 7 - Bonaero 7 - Gento 12 - Helsinko 8 - Kalio 8 - Kuritibo 13 - Chaux-de-Fonds 9 - La Roshe-sur-Yon 13 -...
Hodiaŭ per skajpaj sesioj komenciĝos la Dua Tutmonda Ekzamensesio
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-06-07 09:05:40
Hodiaŭ komenciĝos la serio de la Dua Tutmonda KER-ekzameno.
Je la 14a horo (laŭ amsterdama tempo) Liono, ekde la 17a horo Limoĝo, ambaŭ el Francio konektiĝos kun la ekzamenantoj pere de skajpo kaj la tieaj kandidatoj trapasos la parolan parton de la ekzameno.
La eventoj pluiros morgaŭ, la 8an de junio, kun skribaj sesioj en 25 lokoj de 16 landoj . Samtempe paralele okazos ankaŭ parolaj ekzamenoj en la urboj Arras (Francio) kaj Tecamac (Meksiko). En La Chaux-de-Fonds kaj en Tuluzo la parolaj sesioj disvolviĝos la...
La RISKO-gajninto de majo 2013
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-06-01 00:11:08
Mi kun ĝojo komunikas al vi, ke ĝis nun al la ludo aliĝis entute 378 ludantoj, kaj el ili en majo ludis 217 personoj.
La gajninto de la maja RISKO-ludo estas Paweł Fischer-Kotowski . La juna pola esperantisto brile (kaj rapide :-)) ludis, ĉiun tagon de la monato, ne perdinte sian gvidan pozicion.
Lin diligente sekvis dekoj...
Maratona kurado de esperantistoj subtenindas
Kategorio: Movado; Dato: 2013-05-27 09:58:46
Antaŭ kelkaj monatoj ni raportis pri alvoko pri konkurso de pupteatraĵoj , kiun lanĉis la Labor-grupo de UNESCO pri kulturo de paco.
La gelernantoj de la svisa lernejo La Granda Ursino , kie nia kolegino Mónika Molnár tre sukcese instruas Esperanton, kandidatiĝis pretiginte du pupteatraĵojn. La lingvo de iliaj prezentoj estas ESPERANTO, kaj ni tre esperas, ke tio ne kaŭzos malavantaĝon antaŭ la ĵurio.
Vidu mem la programon de la malgranduloj: ...