Novaĵoj

Esperanto prezentita en ALTE-konferenco

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-11-14 08:14:56

La 44a ALTE-konferenco ĵus komenciĝis en Barcelono kaj daŭros ĝis vendredo, la 15a de novembro. Temas pri faka kunveno de specialistoj de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo, kies institucia membro estas ankaŭ UEA ekde 2008. En la densa programo estas fakprelegoj, kunsidoj de laborgrupoj kaj kunveno de delegitoj de plenrajtaj membroj.
En la konferenco nome de UEA partoprenas Zsófia Kóródy, vicprezidanto de ILEI, komisiito por la UEA/ITK KER-ekzamenoj. Ŝia prelegpropono estis akceptita jam en la antaŭa ALTE-konferenco kaj laŭ la ellaborita skemo ĝi fariĝis parto de la oficiala programo de la Laborgrupo pri Instruista Trejnado.
La PowerPoint prezentado montris la mondskalajn agadojn de UEA kaj ILEI, analizis la malfacilaĵojn oferti klerigajn servojn al dise vivanta klientaro, kaj rakontis pri la vasta uzado de lernu.net kaj edukado.net. La publiko kun intereso sekvis la raporton pri la Esperanto KER-ekzamenoj, pri la specialaj klerigofertoj de UAM en Poznan kaj RITE, la reta instruista trejnado manaĝata de Katalin Kováts, kaj MITE, la modula instruista trejnprogramo de ILEI. En la kunsido partoprenis ankaŭ du reprezentantoj de ITK el Hungario. 

En la lasta tago, en vendredo la konferencon salutos Ferran Mascarell, ministro pri kulturo de Katalunio kaj okazos fakprelegoj pri la konferenca ĉeftemo: lingvotestado de migrantoj por lingva integriĝo. 

Raportis Zsófia Kóródy el Barcelono 

 

Klarignoto: ALTE estas la mallongigo de Asocio en Lingvo-testistoj de Eŭropo. ALTE aprobis la KER-sistemajn ekzamenojn, inter ili ankaŭ la nian, sed ankaŭ tiun de Goethe-Instituto, Cambriĝo, ktp.. .

Serĉatas helpo por disvolvi esplor-reton Al la listo Kiel skribi por gazetoj?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.