Novaĵoj

Serĉatas helpo por disvolvi esplor-reton

Kategorio: Movado; Dato: 2013-11-14 10:17:15

 

 

La usona esplorfondaĵo ESF serĉas part-tempan Akademian Kunordiganton kiu proksime kunlaboros kun estraranoj kaj stabanoj por disvolvi akademian komunumon kaj esplor-reton pri interlingivistiko, en Nord-Ameriko kaj alikontinente. La taskaro inkluzivas varbadon kaj korespondadon, la evoluigon de esploriloj (retpaĝoj, bibliografioj, k.s.), kaj konsiladon al la estraro pri promesplenaj iniciatoj kaj evoludirektoj. Bonega kono de la angla estas nepra; kapabloj en Esperanto estas tre dezirindaj, same kiel konoj pri unu aŭ pluraj aspektoj de interlingvistiko (ekz. lingvopolitiko kaj lingvoplanado, interkultura komunikado, transnaciaj sociologio kaj historiografio, kaj simiile). Ni volonte ricevas kandidatiĝojn de studentoj postdiplomaj, same de homoj kun postdiploma kvalifiko en parenca fako. Bonvenus pruvitaj spertoj pri esplorretoj je nacia aŭ internacia nivelo, same kiel konoj pri la planado kaj ellaboro de retejoj kaj datumbazoj. Horojn kaj rekompencon oni fiksos interkonsente kaj surbaze de kvalifikoj kaj spertoj.

Por kandidatiĝi, bonvolu rigardi la plenan postenpriskribon ĉe http://esperantic.org/en/research/internship

***

KER-semajnfino en Eŭropo kaj Azio Al la listo Esperanto prezentita en ALTE-konferenco

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.