Novaĵoj

Du gajnintoj en la aŭgusta RISKO-ludo

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-09-01 09:07:04

          Ĵus finiĝis la 5a turno de la RISKO-ludo. Nun okazis la unuan fojon ekde la lanĉo en aprilo, ke du personoj staras je la unua pozicio. Aldona interesaĵo estas, ke ambaŭ jam gajnis monatan ludon. Ni kore gratulas Sudstelaron ( James Piton el Brazilo ) kaj Fiskot ...

Legi pli...

Argentinanoj invitas junulojn al desegnaĵkonkurso

Kategorio: Movado; Dato: 2013-08-17 22:05:49

La konkursa temo estas: "Arboj de la mondo. Arboj de Vilaĝo Karlo Paco" Aŭgusto-Septembro 2013 Argentina Esperanto Ligo invitas ĉiujn infanojn kaj gejunulojn (Esperantistoj kaj gefiloj de Esperantistoj), partopreni konkurson pri desegnado kaj pentrado, okaze de la 55a Argentina Kongreso de Esperanto realigota en la parko-bieno "La Quinta" en Vilaĝo Karlo Paco - Provinco de Kordobo - Argentino, de la 12-a ĝis la 14-a de Oktobro 2013. La interesitoj povas partopreni per desegnaĵo aŭ pentraĵo laŭ iu ajn tekniko, ne...

Legi pli...

Elŝuteblas la nova versio de PMEG

Kategorio: Movado; Dato: 2013-08-12 09:49:13

Sin komprenos por sin respekti la partoprenantoj de la Itala Kongreso

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-08-04 09:23:30

Matene, la 4an de aŭgusto komenciĝis la 80a Itala kongreso. Ĝi okazas en la nord-okcidenta parto de la lando, apud San Remo, en la vilaĝo Kastelaro. La kongresanoj loĝas en bonaj kondiĉoj de la turisma golf-tereno de Kastelaro. La kongreson partoprenas 220 personoj el 34 landoj. Post la partopreno de UK oni povas senti sin kvazaŭ en iu postkongresa aranĝo, ja revideblas plurdekoj da homoj, ĉeestintoj ankaŭ en Islando. La malferman programon ĉeestas kaj la partoprenantojn salutis pluraj reprezentantoj de la gastiganta urbo kaj regiono. Pri la kongreso raportis pluraj naciaj kaj lokaj amaskomunikiloj.  ...

Legi pli...

Valentin Melnikov el Moskvo estas la julia gajninto en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-31 21:39:43

Denove pasis unu plena monato de la RISKO-ludo. Ĝis nun 420 personoj aliĝis al la ludo, en julio venis 18 novaj riskemuloj kaj en junio ludis 149 ludantoj. Konsiderinde ke temas pri periodo, kiam multaj survojas por partopreni gravajn Esperanto-aranĝojn, la nombro de ludintoj ne estas malbona. La gajninto de la junio RISKO-ludo estas  vmel   kiu fakte estas  Valenti Melnikov   el Rusio. Li kun pluraj aliaj diligente ludis ĉiun tagon. Ne estas ankoraŭ decidita la premi-donaco, ĉar la gajninto...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.