Novaĵoj
Rezolucio okaze de la Monda Tago de Instruistoj
Kategorio: Movado; Dato: 2013-10-05 17:05:41
Rezolucio
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI, celebras la Mondan Tagon de Instruistoj (la 5an de oktobro), proklamitan de Unesko, per la sekva rezolucio, akceptita en kelkaj simpozioj kaj renkontiĝoj antaŭ kaj post la koncerna tago.
La simpozianoj:
Agnoskas la honorindan kaj daŭre defendendan alvokiĝon de instruistoj tra la mondo.
Substrekas la pozitivan rolon, kiun ili povas ludi en homa evoluigo kaj firmigo de transkulturaj kontaktoj trans limoj de nacioj kaj lingvoj.
Emfazas...
Situacio de Esperanto-instruado en la mondo - 4a de oktobro 2013
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-10-04 10:43:01
Antaŭ tri semajnoj ni lanĉis kampanjon por stimuli niajn kolegojn al la registrado de siaj kursoj. Rezulte de la kampanjo venis 36 novaj enskriboj el 10 landoj. El Brazilo 15, Germanio 8, Francio 5, Belgio 2 kaj po 1 el Argentino, Hispanio, Islando, Italio, Litovio kaj Rusio.
El la novaj registraĵoj 4 estas kursgvidantoj, 7 lernejaj kursoj kaj 25 movadaj kursoj.
Ni dankas ĉiujn kolegojn, kiuj registris, speciale danko iru al Benedito da Silva Pereira (BR) kiu aldonis al la kolekto dekojn da kursoj, ĉefe el Rio...
Jubilea 25a Eŭropa Rendevuo en norda Francio
Kategorio: Movado; Dato: 2013-10-03 13:13:01
Ĉu vi volas partopreni bonegan semajnfinan programon?
Ĝui Esperanton, kulturon, lingvolernadon, kantadon, turismon kaj renkonti amikojn, nin? Elŝutu la afiŝojn, detalajn informojn klakante sur la bildojn.
KER-sesio en Antverpeno
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-10-02 13:13:34
La Verda Stelo-Antverpeno kaj Edukado.net invitas vin ekzameniĝi en Antverpeno.
Kune kun la ekzamen-komisiono de UEA kaj la retejo www.edukado.net, La Verda Stelo komencis organizi KER-sesion en Belgio.
La ekzameno okazos en Antverpeno, la 25an de januaro de 2014 en la Esperanto domo...
Malcolm Jones el Britio riskumis plej sukcese en la pasinta monato
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-10-01 02:52:03
Ni denove finis ludmonaton kaj ĵus ekhavis novan gajninton.
Nia kolego Malcolm Jones el Britio ludas jam de la komenco kaj nun finfine sukcesis atingi la unuan lokon kun 11 poentoj da pluso. Ni kore gratulas Jones.
Li - kiel donacon - elektis la libron " Sed homoj kun homoj ", verkita de Ziko Marcus Sikosek kaj ofertita por la ludo de...