Novaĵoj
Raporto kun statistiko pri la KER-sesioj en 2013
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-01-07 19:41:09
Mi informas vin ke detalaj statistiko kaj raporto pri la pasintjaraj KER-ekzamenoj ĵus estis publikigitaj en nia ekzamensekcio. Vi povas trovi en la paĝo tabelojn, kompilitajn laŭ diversaj vidpunktoj (alfabeta listo laŭ la landoj, ranglisto laŭ la nombro de sukcesaj partoprenintoj kaj laŭ la valoro kaj akiritaj poentoj de la ekzamenokazoj. Aperas ankaŭ mallonga trarigardo kaj statistiko pri la malsukcesoj, por kiuj ni kune provu trovi solvon en la estonteco.
En la jaro 2014 estas jam fiksitaj kelkaj ekzamentagoj kaj lokoj,...
Sukcese finiĝis la Afrika Kongreso
Kategorio: Movado; Dato: 2014-01-05 13:00:44
Teksto laŭ la KOTONA GAZETO - 2014-01-04 numero 10 - Lasta numero
Sabate la 4an de januaro post la tagmanĝo finiĝis oficiale la kvina Afrika Kongreso de Esperanto.
Partoprenis ĝin 32 personoj el 11 landoj. Salutmesaĝoj alvenis el 36 landoj!
Okazis dume 18 prelegoj kaj ankaŭ unuhora skajpkunveno sufiĉe bonkvalita kun Germanio, Novjara Renkontiĝo, kun sono kaj bildo, kaj kelkaj interrompoj.
Okazis danco je 31a de decembro kaj nacia vespero kun du muzikgrupoj vendrede la 3an de januaro.
La kongresanoj akceptis rezolucion....
Rezultoj pri la detektivumado pri la novaj eroj
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-01-02 11:46:41
En decembro ni lanĉis ludon por trovigi al vi la novajn elementojn de la paĝaro. Necesis trovi tiujn erojn, kiujn la programisto realigis en novembro kaj decembro por plibonigi kelkajn funkciojn. Estis lanĉita ankaŭ tutnova modulo.
La ludon bedaŭrinde ne multaj partoprenis.
Aparte menciindas la nomo de tri personoj:
- Heinz-Wilhelm Sprickel Germanio,
- Leandro Tome Abrahao el Brazilo kaj
- Monika Molnar el Svislando.
El inter ili...
Fine de la unua RISKO-jaro
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-01-01 11:27:34
Kun granda ĝojo mi informas vin ke ni alvenis al la fino de nia unua ludjaro kaj en 2014 ni daŭrigos la ludon RISKO.
En decembro en la ludo venkis Nicole Else el Aŭstralio, kaj ŝia venko estas ankaŭ simbola ĉar ŝi estis la sola persono en la ludo, kiu dekomence, ekde la unua tago ĉiun tagon (264) sukcesis ludi.
Retrorigarde al la jaro 2013 jen kelkaj ciferoj el nia statistika paĝo de RISKO :
516...
Provenca gazeto pri la enpanteoniĝo de Renée Triolle
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-31 16:31:28
Sud-francia loka gazeto pozitive informis pri la novaĵo, ke loĝanto de la regiono, Renée Triolle ekhavis altrangan distingon kune kun dek unu aliaj kolegoj el landoj Ĉinio, Japanio, Usono, Irano, Nederlando (fakte Belgio), Pollando, Islando, Danio, Rumanio kaj Hungario pere de la fakto ke edukado.net listigis ŝin en sia Panteono. La honorigo donis bonan eblon por ke Renée ankaŭ tiuokaze informu pri Esperanto kaj atentigu pri ties valoro en la eduka kampo, pri la reprezentiĝo de UEA ĉe Unesko.
Redankon kaj gratulojn al Renee Triolle .