Novaĵoj
Detektivu pri la novaj eroj en la retejo
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-14 18:44:05
Okaze de la datreveno de edukado.net ni lanĉas etan ludon.
En la lastaj du semajnoj okazis ŝanĝoj, plibonigoj de kelkaj retejaj funkcioj, eĉ lanĉiĝis nova modulo.
Estas almenaŭ 10 ŝanĝiĝoj kiuj estas percepteblaj ankaŭ al vi, uzantoj, sed kompreneble ne ĉiuj estas facile troveblaj. Ni celas nur programŝanĝojn, kaj ne aldonitajn ekzercojn, artikolojn, forumajn enskribaĵojn.
Ĝis la 18a de decembro, tagmezo – laŭ amsterdama tempo – mi atendas mesaĝan raporton de vi kun la rimarkitaj modifoj.
Bv. skribi en la titolon: EDU- Ludo...
Edukado.net esperas naskiĝtagajn donacojn
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-14 15:04:05
Nia paĝaro la 15an de decembro estos 12-jara.
Aktuale ni havas 3324 registritajn uzantojn el 123 landoj.
En la lastaj 28 monatoj (ekde la 20a de julio 2011) nia paĝaro havis 433 326 vizitantojn.
El inter ili oni ensalutis 61 834 fojojn.
La nombro de la vizititaj paĝoj estas 3 482 057. Vidu pliajn informojn en la Statistika paĝo .
...
Fulma oferto de la libroservo de UEA
Kategorio: Movado; Dato: 2013-12-13 12:28:58
Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 526 2013-12-13
FULMA OFERTO OKAZE DE LA LIBRO-TAGO!!!
La Zamenhof-tago, la 15-a de decembro, estas ankaŭ Tago de la Esperanto-Libro.
Por festi ĝin la Libroservo de UEA faras fulman oferton: se vi mendos ion ajn en ĝia reta katalogo (escepte de brokantaĵoj), vi ricevos rabaton de 25%! La rabato ekvalidas tuj kaj daŭros ĝis la tagmezo (12-a horo) de la 16-a de decembro laŭ la Universala Tempo.
Vi povas mendi pere de la reta katalogo aŭ per ...
Ekfunkciis la RUĜA KRAJONO
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-10 15:49:32
Al la proksimiĝanta naskiĝdatreveno de edukado.net la programisto estis la unua kiu transdonis donacon. Li realigis kelkajn modulojn, kiujn mi mendis kaj plibonigis aliajn partojn de la retejo.
Verŝajne mia plej bona ideo estis la RUĜA KRAJONO (RK) pri kies uzo bonvolu legi sube.
Per RK vi, legantoj, povas perfektigi la lingvaĵon de la tekstoj, indiki al mi mistajpaĵojn kaj aliajn lingvajn problemojn.
Manke de redaktoraj helpantoj kaj pro miaj problemoj en la uzo de mia dekstra mano bedaŭrinde ofte okazas ke la tekstoj havas mistajpaĵojn....
ALVOKO de UEA kaj ILEI pri registrado de kursoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-08 19:49:39
Efika kaj multloka instruado de nia lingvo esencas por la kreo de novaj generacioj de nia komunumo. Necesa bazo por tio estas la realtempa registrado de ĉiaj, ĉiunivelaj kursoj en aŭ pri la lingvo, kiu samtempe permesas interagon de lernantoj kaj kursgvidantoj trans naciaj limoj por atingi verajn interkulturajn kontaktojn.
La oficiala registrejo de kursoj por UEA (Universala Esperanto-Asocio) kaj ILEI...