Novaĵoj

Gravas registri niajn kursojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-05-09 10:56:44


Ĉu vi konscias pri la graveco de la registrado de viaj kursoj? 

Helpe de la kursolisto ni povas pli sukcese pledi por Esperanto, por ĝia enkonduko en la lernejajn sistemojn, por akiro de permeso instrui ĝin, ktp. 

En nia KURSEJO estas nun registritaj 28 instituciaj kursoj.

Ĉu vere estas nur tiom da el ili en la mondo?  

Registri kursojn eblas ĉe la KURSEJO

Se vi iam jam faris registradon, serĉu ĉe la aldonoj la malnovan formularon kaj uzu ties datumojn, aktualigante la enskribojn. 

Pri la graveco de la registrado de kursoj kaj la situacio de lerneja instruado de Esperanto vi povas spekti la prelegon de Katalin Kováts en nia FILMEJO.

Statistikojn pri la lernejaj kursoj bv vidi ĉi tie

H. Tonkin prelegis pri M. Boulton Al la listo Pri kio kaj pri kiuj ni fieras - novaĵoj pri la KER-ekzamenoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.