Novaĵoj

H. Tonkin prelegis pri M. Boulton

Kategorio: Movado; Dato: 2014-05-12 17:09:15

Mi deziras atentigi vin pri tio, ke post 3 tagoj mi presos la salutmesaĝojn, lasitajn de niaj legantoj sub la panteona prezento de Marjorie Boulton

Ŝi ĵus fariĝis 90-jara.

Se iu ankoraŭ deziras alskribi gratulvortojn, bv fari ĝin en la  sekvaj du tagoj.

Por memori ŝin, en Roterdamo, dum la 40-a jubilea Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, inter la programeroj, okazis ankaŭ prelego de Humphrey Tonkin omaĝe al Marjorie Boulton. UEA filmis ĝin, sed je tiu versio de la registraĵo ni ankoraŭ devas atendi. 

Se vi volas spekti la prelegon en mia ne tute perfekta filmversio, bv viziti nian FILMEJON. Tre baldaŭ ni ekhavos ankaŭ la tekston de la prelego kaj ĉio, kune kun testdemandoj, eniros la literaturan sekcion LIBERAJ STUDOJ

Bonan kleriĝon al vi, Katalin Kovats 

RIĈPROGRAMA MALFERMA TAGO Al la listo Gravas registri niajn kursojn

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.