Novaĵoj
Ekde nun eblas peti organiz-rajton por la 3a Tutmonda Ekzamentago
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-02-08 14:00:53
Post la grandaj sukcesoj de la Unua kaj Dua Tutmondaj Ekzamentagoj la ekzamenkomisiono de UEA decidis denove aranĝi similan tagon en la jaro 2014.
La dato de la 3-a Tutmonda Ekzamentago estas la 17a de majo 2014.
Ĝi tamen diferencas iom de la unuaj sesioj. La ĉefa diferenco estas ke nun multaj organizaj paŝoj solvendas tra la reto. Plie denove estos eblo en kelkaj lokoj, kie kaj la modernaj teknikaĵoj kaj kompetentuloj troviĝas, okazigi ankaŭ la parolan parton, por kiu ni uzos skajpon aŭ la servojn de Google...
Januaraj RISKO-novaĵoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-02-01 12:19:06
Ĵus finiĝis la unua lud-monato de la jaro 2014.
En la januara lukto gajnis Paŭlo Moĵajev , kiu jam ankaŭ pasintjare diligente ludis. Gratulojn al li. Li elektis la donacon de UEA, nome la libron Sed homoj kun homoj .
Dume ankaŭ nia tutgajninto de la jaro 2013, Paweł...
KER-ekzameno dum la Brazila kongreso
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-01-31 23:36:41
En Florianopolo (BR) l a 26an kaj 27an de januaro 2014, dum la 49a Brazila Kongreso de Esperanto, okazis sukcesa KER-sesio.
La kongreso okazis en bela turisma loko, Florianopolo. Partoprenis ĝin ĉ. 250 esperantistoj, el inter ili 10 eksterlandanoj.
Unu el ili, Petra Smidéliusz (hungarino) alvenis el Argentino por gvidi la 39-an KER-ekzamensesion. La aliaj komisianoj estis Paulo Nascentes kaj Josias Barboza .
Kvankam la sesio jam delonge estis anoncita, preskaŭ ĉiuj...
En Antverpeno okazis la unua KER-sesio de la jaro 2014
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-01-26 17:26:22
La 25an de januaro 2014 okazis en la belga urbo Antverpeno la unua KER-sesio de la jaro.
La organizado estis en la manoj de la klubo La Verda Stelo. Por la evento kuniĝis belgaj samideanoj en pluraj partoj de la lando, la plej multaj venis el Bruselo. Unu el la kandidatoj vojaĝis tiucele al Antverpeno el la itala urbo Ĝenovo.
Naŭ el la 16 kandidatoj (3-3 je niveloj B1 kaj B2 kaj 10 je nivelo C1) trapasis la kompleksan ekzamenon, aliaj 6 nur kompletigis per la nuna parola parto sian skriban atestilon, akiritan dum la...
Kiel instrui pri multkultureco de Eŭropo
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-01-20 01:24:48
Inter la 18a kaj 20a de januaro 2014 en la sud-pollanda urbo Nowy Sącz okazas la unua seminario de la Grundtvig-projekto “ Kiel instrui pri multkultureco de Eŭropo “.
La subvencion de la Eŭropa Unio ricevis 4 organizaĵoj: Centro de Interkultura Edukado (CEM) (Pollando – Nowy Sącz), edukado.net (Nederlando-Hago), Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo (Germanio-Herzberg am Harz kaj Kultura Esperanto-Asocio (KEA) (Hungario-Budapeŝto).
La ĉefa celo de la projekto estas ekkonigi unu al la aliaj la multkulturecon de la partoprenantaj landoj, folklorajn...