Novaĵoj

Finiĝis nia Grundtvig-seminario pri Frislando

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-05-27 00:21:22

Kiel ni jam raportis nia paĝaro organizis seminarion pri Frislando kaj frisa kulturo kadre de internacia kunlaboro subtenata de la Grundtvig-projekto Tutviva Lernado. La kvartagan programon partoprenis entute 60 personoj de kvar delegacioj, sed kiel ofte okazas en Esperantujo, la partoprenantoj devenis fakte el pli da landoj ol nur Nederlando, Hungario, Germanio kaj Pollando. Estis inter ni ankaŭ meksikano, hispano kaj ankaŭ svedo.

Ĝojige estis vidi, ke pli ol la duono de la ĉeestantoj estis membroj de edukado.net eĉ se multaj el ili formis parton de la gasto-grupoj. 

La teamo de nia paĝaro konsistis el du personoj de la estraro, Katalin kaj Sylvain, el la du Esperanto-frisaj muzikgrupoj KAJTO kaj Kapriol' kaj fortigis nin ankaŭ Ineke Emmelkamp kaj Arjen-Sjoerd de Vries, estraranino kaj membro de Esperanto Nederland.  

En la unuaj du tagoj la polaj kaj hungaraj gastoj unue turismis en Amsterdamo kaj Hago kun la gvido de Sylvain kaj poste ni veturis kune al Frislando, troviĝanta en la norda parto de Nederlando. Tie ni renkontiĝis kun la germana grupo kaj komenciĝis la frisa programo kies ĉefgastigantoj estis la frisa-Esperanto muzikgrupo Kajto.  Nanne kaj Ankie ĉiĉeronante vizitigis al ni la frisajn urbojn: Sneek, Hidenloopen kaj Leeuwarden, kie sabaton ni ĝuis ankaŭ la aranĝojn de la tiea stratfestivalo. 

En la hotelo de Sneek okazis ankaŭ specialaj kulturaj aranĝoj: la folklora dancgrupo De Ljouwerter Skotsploech  prezentis sian programon kaj rakontis pri kutimoj kaj vestaĵoj. Sekvonttage Kajto kaj Kapriol' okazigis seminarion kun muzika akompano kaj dancigo. Kapriol’  prelegis pri Frislando kaj la frisa lingvo, Kajto  pri unikaj aspektoj de Frislando kaj ties kulturo (sporto, bestoj, manĝkutimoj kaj trinkaĵoj). Kompreneble ne mankis ankaŭ viva gustumado. Frisa paro gastis ankoraŭ en la programo, rakontante pri siaj vestaĵoj kaj vivo. La muziko kaj dancoj, en kiuj ankaŭ la gastoj partoprenis, faris la programon riĉa travivaĵo.
Pri la prelego kaj aliaj temoj pri Frislando en la sekcioj LIBERAJ STUDOJ ĉe www.edukado.net aperos dekleciona reta kurso pri FRISLANDO, kun tekstoj, testoj, sonmaterialoj kaj filmoj por ke esperantistoj tutmonde povu ekkoni niajn malkovrojn pri tiu minoritato de Nederlando. Pri la lanĉo de la kurso ni aparte informos vin. Roman Dobrzyński kaj Katalin Kovats kune faros kaj publikigos filman raporton pri la frisaj tagoj. 

La sekva projekto-renkontiĝo okazos en septembro en Hungario, kie la temo estos VINO, ties kultivado, produktado.
Fotoj pri la nederlanda aranĝo aperis kaj aperos en nia FOTOALBUMO.

 

 


 

Du venkintoj sed aliaj premiotoj en RISKO Al la listo Edukado.net gastigos la partoprenantojn de la dua Grundtvig-seminario.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.