Novaĵoj
Koreaj instruistoj lernas Esperanton
Kategorio: Movado; Dato: 2014-02-12 11:43:10
Unua vintra staĝo de LLG-oj en Koreio.
De la 3a ĝis la 7a de januaro 2014 okazis en Seŭlo la unua vintra staĝo de Libera Lernejo por Geknaboj (LLG-oj). Ĉirkaŭ 15 geinstruistoj partoprenis. La celo estis lerni pli pri Esperanto. LLG-teamo organizis staĝon kaj Ana-Sonĝanta kaj Michel Fontaine (el la « Feliĉa Lernejo » de Goisan…) gvidis kursojn. Ĉiuj matenoj estis dediĉitaj al studado de Esperanto. Posttagmeze okazis ekskursoj kaj vizitoj al interesaj lokoj, preparo de internaciaj receptoj, kaj eĉ konferenco de iu korea kuracisto...
Helpu krei logotipon por la Tutmonda Ekzamentago?
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-02-11 18:57:50
Organizante jam la trian Tutmondan Ekzamentagon hodiaŭ mi subite konsciiĝis pri grava manko. Ni ne havas atentokaptan logotipon por tiu evento. Mi decidis turni min al nia membraro kaj lanĉi kampanjon por ekhavi logotipon.
La alvoko jenas:
La ekzamenkomisiono de UEA kaj edukado.net alvokas ĉiujn kreemulojn por desegni logotipon por la Tutmonda Ekzamentago. La logo-tipo devus enteni la mallongigon KER, komprenigi, ke temas pri Esperanto kaj respeguli la ideon de tutmondeco, nome, ke en la sama...
Interlingvistika sesio kun instruista trejnado en UAM
Kategorio: Movado; Dato: 2014-02-10 16:43:00
Efike kaj agrable pasis la interlingvistika sesio (1-7.02.2014) en la Universitato Adam Mickiewicz, Poznano, kun partopreno de dudeko da gestudentoj el 10 landoj (entuziasma kvinopo el Brazilo, triopo el Pollando, po 2 el Svislando, Francio kaj Germanio, po unu el Rusio, Hungario, Japanio, Koreio kaj Portugalio). La populara kaj diskutiga kurso de prof. H. Tonkin pri nuntempa Esperanto-movado estis publika kaj allogis ankaŭ gastojn.
La sesio estis la lasta por la tri-jara interlingvistika grupo , kie persista dekopo laboris en tri specialiĝoj: ...
UEA-anonco: Programo de Seminario pri AMO numero 1
Kategorio: Movado; Dato: 2014-02-09 13:58:15
Pliajn detalojn legu en la PDF-dosiero.
Universitato de Viktorio (Brita Kolumbio, Kanado) gastigos NASK-2014
Kategorio: Movado; Dato: 2014-02-09 10:17:38
La unuan fojon en sia 45-jara historio, NASK – la fama Nord-Amerika Somera Kursaro – okazos ekster Usono. La bela kampuso de la Universitato de Viktorio (Brita Kolumbio, Kanado) en la pitoreska Gordon Head fariĝos hejmo por la mallonga intensa kursaro de Esperanto. Nur 20 minutojn de la urbocentro de Viktorio, kun flughaveno kaj pramhaveno, promendistance de la parko Gyro kaj la akvo, Universitato de Viktorio estas ideala loko por la kursaro. Alvenu la 29-an de junio kaj foriru la 8-an de julio por ok tagoj...