Novaĵoj

Lastaj tagoj por aliĝi al la TUTMONDAJ KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-04-20 14:46:26

 

Ni informas vin ke bone progresas la preparlaboroj de la 3a Tutmonda Ekzamentago. 
Ĝis nun aliĝis 17 urboj el 12 landoj. Momente ni havas 172 kandidatojn.

La 21an de aprilo ni fermis la aliĝeblojn en landoj: Brazilo, Ĉinio, Meksiko, Nikaragvo kaj Rusio, pli poste ni fermis ankaŭ plurajn aliajn sesiojn. Bv. vidi la tabelon. Laŭ la spertoj en tiuj landoj necesas pli da tempo por ke la senditaj testoj alvenu. 

En la aliaj landoj la fermo okazos la 27an de aprilo. 

Se vi volas ekzameniĝi, ni petas vin senprokraste plenigi la formularon de la koncerna ekzamenloko ĉi tie.

Samloke eblas aliĝi ankaŭ al aliaj sesioj, kiel ekz. al tiu en Viktoria (Kanado), al sesio en Bonaero dum UK kaj aliaj. 

Ĝis la fino de la jaro 2013 ni havis 1250 sukcesintojn. Ĉu vi estas aŭ volas esti inter tiuj personoj?

Legu pli pri la ekzamenoj: http://www.edukado.net/ekzamenoj/ker

Spektu kaj aŭdu kiel Jomo invitas vin: Trapasu la KER-ekzamenon

Marc Bavant doktoriĝis en Amsterdamo Al la listo La unujara RISKO premias siajn plej fidelajn ludantojn

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.