Novaĵoj

Forpasis profesoro Helmar Frank

Kategorio: Movado; Dato: 2013-12-19 08:37:52

Kun malĝojo ni informas vin ke forpasis profesoro Helmar Frank, iniciatinto, fonda prezidanto kaj multjara motoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS). Li estis pioniro de informadika psikologio kaj reprezentanto de kibernetika pedagogio, ene de kiu li intensive okupiĝis inter aliaj problemoj pri lingvo-orientiga instruado de Esperanto. Li estis tre fekunda faka kaj scienca aŭtoro, kunfondinto de Eŭropa klubo okupiĝanta pri neŭtrala lingva politiko, portanto de la Meritkruco de la Germana Federacia Respubliko, kaj honora profesoro de pluraj universitatoj en Eŭropo, Azio kaj Ameriko. Per la valoraj sciencaj verkoj li...

Legi pli...

Dek du novaj premiitoj en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-14 22:28:24

Estas jam la kvara jaro, ke en la naskiĝdatreveno de edukado.net – kiu estas ankaŭ la Zamenhof-tago – ni enirigas en la Panteonon de instruistoj vivajn, meritplenajn kolegojn por ankaŭ tiel danki ilin pro ilia fervora agado sur la kampo de instruado de Esperanto aŭ pro iumaniera kontribuo al la disvastigo de la lingvo.  La ĉi-jaraj 12 premiitoj devenas el 11 diversaj landoj, el 3 kontinentoj.  En la nomo de la estraro de la Fondaĵo de Edukado.net kaj de ties membroj mi kore salutas ĉiujn novajn panteonanojn, tutkore...

Legi pli...

Detektivu pri la novaj eroj en la retejo

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-14 18:44:05

Okaze de la datreveno de edukado.net ni lanĉas etan ludon. En la lastaj du semajnoj okazis ŝanĝoj, plibonigoj de kelkaj retejaj funkcioj, eĉ lanĉiĝis nova modulo. Estas almenaŭ 10 ŝanĝiĝoj kiuj estas percepteblaj ankaŭ al vi, uzantoj, sed kompreneble ne ĉiuj estas facile troveblaj. Ni celas nur programŝanĝojn, kaj ne aldonitajn ekzercojn, artikolojn, forumajn enskribaĵojn. Ĝis la 18a de decembro, tagmezo –  laŭ amsterdama tempo – mi atendas mesaĝan raporton de vi kun la rimarkitaj modifoj. Bv. skribi en la titolon: EDU- Ludo...

Legi pli...

Edukado.net esperas naskiĝtagajn donacojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-14 15:04:05

  Nia paĝaro  la 15an de decembro estos 12-jara.  Aktuale ni havas  3324  registritajn uzantojn el  123  landoj. En la lastaj 28 monatoj (ekde la 20a de julio 2011) nia paĝaro havis   433 326  vizitantojn. El inter ili oni ensalutis  61 834 fojojn.  La nombro de la vizititaj paĝoj estas 3 482 057. Vidu pliajn informojn en la  Statistika paĝo . ...

Legi pli...

Fulma oferto de la libroservo de UEA

Kategorio: Movado; Dato: 2013-12-13 12:28:58

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 526 2013-12-13 FULMA OFERTO OKAZE DE LA LIBRO-TAGO!!! La Zamenhof-tago, la 15-a de decembro, estas ankaŭ Tago de la Esperanto-Libro.  Por festi ĝin la Libroservo de UEA faras fulman oferton: se vi mendos ion ajn en ĝia  reta katalogo  (escepte de brokantaĵoj), vi ricevos rabaton de 25%! La rabato ekvalidas tuj kaj daŭros ĝis la tagmezo (12-a horo) de la 16-a de decembro laŭ la Universala Tempo.   Vi povas mendi pere de la  reta katalogo  aŭ per ...

Legi pli...

1 ... 95 96 97 98 99 100 101 102 ... 172

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.