Novaĵoj

Interlingvistika sesio kun instruista trejnado en UAM

Kategorio: Movado; Dato: 2014-02-10 16:43:00

Efike kaj agrable pasis la interlingvistika sesio (1-7.02.2014) en la Universitato Adam Mickiewicz, Poznano, kun partopreno de dudeko da gestudentoj el 10 landoj (entuziasma kvinopo el Brazilo, triopo el Pollando, po 2 el Svislando, Francio kaj Germanio, po unu el Rusio, Hungario, Japanio, Koreio kaj Portugalio). La populara kaj diskutiga kurso de prof. H. Tonkin pri nuntempa Esperanto-movado estis publika kaj allogis ankaŭ gastojn. La sesio estis la lasta por la tri-jara interlingvistika grupo , kie persista dekopo laboris en tri specialiĝoj: ...

Legi pli...

UEA-anonco: Programo de Seminario pri AMO numero 1

Kategorio: Movado; Dato: 2014-02-09 13:58:15

                                    Pliajn detalojn legu en la PDF-dosiero.

Legi pli...

Universitato de Viktorio (Brita Kolumbio, Kanado) gastigos NASK-2014

Kategorio: Movado; Dato: 2014-02-09 10:17:38

  La unuan fojon en sia 45-jara historio, NASK – la fama Nord-Amerika Somera Kursaro – okazos ekster Usono. La bela kampuso de la Universitato de Viktorio (Brita Kolumbio, Kanado) en la pitoreska Gordon Head fariĝos hejmo por la mallonga intensa kursaro de Esperanto. Nur 20 minutojn de la urbocentro de Viktorio, kun flughaveno kaj pramhaveno, promendistance de la parko Gyro kaj la akvo, Universitato de Viktorio estas ideala loko por la kursaro. Alvenu la 29-an de junio kaj foriru la 8-an de julio por ok tagoj...

Legi pli...

Ekde nun eblas peti organiz-rajton por la 3a Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-02-08 14:00:53

Post la grandaj sukcesoj de la Unua kaj Dua Tutmondaj Ekzamentagoj  la ekzamenkomisiono de UEA decidis denove aranĝi similan tagon en la jaro 2014.  La dato de la 3-a Tutmonda Ekzamentago estas la 17a de majo 2014. Ĝi tamen diferencas iom de la unuaj sesioj. La ĉefa diferenco estas ke nun multaj organizaj paŝoj solvendas tra la reto. Plie denove estos eblo en kelkaj lokoj, kie kaj la modernaj teknikaĵoj kaj kompetentuloj troviĝas, okazigi ankaŭ la parolan parton, por kiu ni uzos skajpon aŭ la servojn de Google...

Legi pli...

Januaraj RISKO-novaĵoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-02-01 12:19:06

          Ĵus finiĝis la unua lud-monato de la jaro 2014.  En la januara lukto gajnis Paŭlo Moĵajev , kiu jam ankaŭ pasintjare diligente ludis. Gratulojn al li. Li elektis la donacon de UEA, nome la libron Sed homoj kun homoj .  Dume ankaŭ nia tutgajninto de la jaro 2013,   Paweł...

Legi pli...

1 ... 91 92 93 94 95 96 97 98 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.