Novaĵoj

Kiel Lauren lernas Esperanton tage unu horon dum 6 semajnoj

Kategorio: Movado; Dato: 2014-06-12 10:29:02

Lige al la poliglota konferenco, organizita de Judith Meyer kaj Chuck Smith en Berlino inter la 15a kaj 18a de junio estis lanĉita interesa konkurso. 

La partoprenantoj entreprenis lerni Esperanton laŭ ajna, propra maniero dum 6 semajnoj. Por montri sian rezulton oni devas sendi/prezenti 5-minutan filmeton kie ili faras prezentaĵon en Esperanto. (Vidu la alvokon)

La venkinto havas eblon partopreni unu el la junularaj aranĝoj de la jaro,

6-membra ĵurio - la redaktoro kaj aliaj 5 membroj de edukado.net - proponis sian helpon por decidi kiu estis la plej sukcesa lernanto. 

La ideo estas bonega kaj faras grandan reklamon por Esperanto ĝuste en la medio de poliglotoj..... kaj ne nur. 

Vidu ekzemple kian valoran sperton dividas kun la mondo la tre konata blogisto Benny Lewis

Li instruas Esperanton en tiuj 6 semajnoj al sia koramikino Lauren. Pri la progreso de la lernado li publikigis filmojn en YouTube kaj ili jam nun estas tre popularaj kaj atentovekaj. Ni, Esperanto-instruistoj povus lerni multe de ilia duopo. La komentoj estas en la angla, sed la lernado de Lauren pli kaj pli okazas en Esperanto kaj eĉ tiuj, kiuj ne parolas la anglan povas multon lerni. 

Ĝuu kaj sekvu ilin:

1a semajno: Benny's coaches a monoglot to learn Esperanto: Week 1

2a semajno: Week 2 learning Esperanto & 1st spontaneous chat!

3a semajno: Benny & Lauren's plane, train & automobile travels: Week 3 of Esperanto learning

4a semajno: Lauren's Esperanto week 4: Chat in Esperanto

5a semajno: Lauren's week 5 learning Esperanto: one week left!

Finiĝis la Tria Tutmonda Ekzamensesio Al la listo Tonkin pri Boulton - en la LIBERAJ STUDOJ

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.