Novaĵoj

Lastaj tagoj por aliĝi al la TUTMONDAJ KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-04-20 14:46:26

  Ni informas vin ke bone progresas la preparlaboroj de la 3a Tutmonda Ekzamentago.  Ĝis nun aliĝis 17 urboj el 12 landoj. Momente ni havas 172 kandidatojn. La 21an de aprilo ni fermis la aliĝeblojn en landoj: Brazilo, Ĉinio, Meksiko, Nikaragvo kaj Rusio, pli poste ni fermis ankaŭ plurajn aliajn sesiojn. Bv. vidi la tabelon. Laŭ la spertoj en tiuj landoj necesas pli da tempo por ke la senditaj testoj alvenu.  En la aliaj landoj la fermo okazos la 27an...

Legi pli...

La unujara RISKO premias siajn plej fidelajn ludantojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-04-12 21:57:50

        HURA, nia ludo RISKO nun estas unujara.  Pasis 365 ludtagoj, aliĝis al la ludo 557 personoj el 59 landoj. La 1039 demandoj ludiĝis iom pli ol 74 000 fojojn en ĉ. 29 000 ludoj.  Sube vi povas vidi la 10 plej fidelajn kaj la 10 plej sukcesajn ludintojn. Pluraj el la plej sukcesintaj laŭ monataj venkoj ricevis siajn premiojn.  Nun venis...

Legi pli...

Ekfunkciis la KER-agendo - la redaktoro estos for

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-04-12 18:01:38

Antaŭ kelkaj tago j en nia retejo ekfunkciis - kun la financado de UEA -  la KER-AGENDO , kiu helpas en la administro de la ontaj ekzamensesioj. Ĝin devos uzi la kunlaborantoj de la sesioj de la Tutmonda Ekzamentago kaj aliaj ekzamenokazoj. La sistemo listigas detale la farendaĵojn laŭ datoj kaj aŭtomate atentigas mesaĝe la kunlaborantojn pri la limdatoj. La koncernuloj estas jam informitaj kaj pluraj el ili ekuzis la modulon.  ...

Legi pli...

Esperanto por abiturienta diplomo en Francio?

Kategorio: Movado; Dato: 2014-04-07 03:57:13

Inter Aprilo 2011 kaj fino de 2012, la francaj Esperanto-asocioj SAT-Amikaro kaj Espéranto-France kolektis pli ol 33 000 subskribojn al petskribo, ke Esperanto estu akceptata kiel nedeviga fako por abiturienta diplomo. Fine de la mezlernejo, 18-jaruloj trapasas ekzamenon kun maksimume tri lingvaj fakoj, devigaj kaj nedevigaj. Inter la nedevigaj estas elekteblaj sesdeko da lingvoj, kelkaj por parola ekzameno, sed plimulto por skriba ekzameno. La francaj samideanoj petas, ke Esperanto estu akceptata por skriba ekzameno, t.e. teksto 30-linia en la fremda lingvo, pri kiu la kandidato respondu kvar demandojn, verku kelkajn liniojn de “persona esprimo” kaj traduku al la franca...

Legi pli...

Polaj infanoj kaj Esperanto en hungara radio

Kategorio: Movado; Dato: 2014-04-06 16:06:16

Hungara Radio intervjuis polajn bazlernejanojn kaj ilian instruistinon. Kelkfoje estis menciita Esperanto.   Sabate, la 22-an de marto 2014 en la 4-a programo (MR4) de Publika Hungara Radio aperis intervjuo kun lernantinoj kaj instruistino el Elementa Lernejo n-ro 50 en Gdańsk (Pollando). La ĉeftemoj de la disaŭdiĝo estis la Tago de Pola-Hungara Amikeco, festata en ambaŭ landoj la 23-an de marto, kaj la hungaraj projektoj, realigitaj kaj realigataj en la gdanska lernejo. La intervjuo okazis pertelefone inter la budapeŝta radia studio kaj la nordpola lernejo. La instruistino,  Małgorzata Zięba-Szmaglińska,...

Legi pli...

1 ... 90 91 92 93 94 95 96 97 ... 174

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.