Novaĵoj

Altranga ŝtata honorigo al nia pola kolegino Małgorzata Zięba-Szmaglińska

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-07-12 10:29:27

Nia redakcio ricevis el Hungario ĝojigan novaĵon, nome ke nia tre aktiva kaj diligenta pola membro Małgorzata Zięba-Szmaglińska la 16an de junio 2014 ricevis altrangan hungaran registaran honorigon, la Oran Honorkrucon, pro sia multflanka kultura kaj eduka laboro efektivigita por la enprofundigo de la hungara-pola amikeco kaj disvastigo de la hungara kulturo en Pollando. Estas interese mencii, ke la oficiala diplomo de la honorigo, subskribita de la prezidento kaj la ĉefministro de Hungario, mencias ke Małgorzata estas instruisto ankaŭ de Esperanto.  

Nia redaktejo tutkore kaj fiere gratulas nian koleginon kaj deziras al ŝi pliajn sukcesojn. 

Edukado.net je tiu brila okazo decidis prezenti Małgorzata en la Panteono de meritplenaj Esperanto-instruistoj, kie vi povas legi ŝian vivresumon kaj lasi viajn gratulojn al ŝi. 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Varsovio, Hungara Ambasadejo - Małgorzata staras tuj maldekstre en la unua vico. 

Paroligaj kursoj de edukado.net dum UK en Bonaero Al la listo La unua KER-sesio en Kanado

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.