Novaĵoj

Paroligaj kursoj de edukado.net dum UK en Bonaero

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-07-13 11:07:49

 

Ni kun ĝojo informas vin, ke edukado.net denove sukcesos okazigi paroligajn kursojn kaj kelkajn aliajn programerojn dum UK en Bonaero.

La kursojn gvidos Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge.
La lecionoj okazos en du grupoj: unu por komencantoj kaj la dua por parolantoj ekde meza nivelo. 

Atentu,  ĉi-jare okazos ŝanĝoj en la strukturo.  

Por la grupo de komencantoj ĉiutage ni gvidos 2 sinsekvajn lecionojn. Tiel la 4-taga kurso konsistos el entute 8 lecionoj. Fine de la semajno, tiuj, kiuj ĉeestis ĉiujn lecionojn, ricevos atestilon.  Por eniri la aranĝon oni kunhavu la libreton Poŝamiko, kiu ne nur enhavas grandan parton de la kursomaterialo, sed ankaŭ estas utila libreto por posta lernado. Poŝamiko kostas 5 eŭrojn kaj aĉeteblas ĉe la kursoĉambro aŭ libroservo.

En la kurso por progresantoj, same kiel en la antaŭaj jaroj, estos ĉiutage 2 lecionoj, pli-malpli identaj, do, sufiĉos partopreni nur unu el ili. Mardon okazos nur unu leciono kun la temo preparo al la KER-ekzamenoj.

Edukado.net okazigos ankaŭ “Metiejon” (specialan kunvenon) por instruistoj, instruemuloj kaj interesatoj. Dum tiu aranĝo estos prezentataj la novaĵoj de la retejo. Ni kore invitas vin ĉiujn partopreni niajn programojn kaj renkontiĝi.

Por havi pliajn informojn pri la semajno vizitu nian budon ĉe la unua vespero en la Movada Foiro

Jen la horaro:  

Paroligaj Lecionoj K (komencantoj)

lundo 09h00-09h45 kaj 15h30-16h15
mardo, ĵaŭdo kaj vendredo: 09h00-09h45/10h00-10h45, 

Paroligaj Lecionoj M (mezniveluloj kaj progresantoj)

lundo 09h00-09h45 kaj 15h30-16h15  

mardo, nur 09h00-09h45   

ĵaŭdo kaj vendredo:09h00-09h45 /10h00-10h45    

Metiejo: lundo 16h30-18h00    

KER-ekzamenoj dum UK Al la listo Altranga ŝtata honorigo al nia pola kolegino Małgorzata Zięba-Szmaglińska

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.