Novaĵoj

KER-ekzamenoj dum UK

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-07-14 19:49:21

Dum la kongreso denove eblos ekzameniĝi pri Esperanto laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-sistemo). La ekzameno ekzistas en tri niveloj (B1, B2 kaj C1) kaj je ĉiu el ili oni povos ekzameniĝi.
La ekzamenoj havas du partojn: skriban kaj parolan. Oni rajtas trapasi ilin ankaŭ aparte en diversaj lokoj kaj periodoj, kaj ricevi apartajn atestilojn pri ili. Por ricevi atestilon pri kompleksa ekzameno, necesas sukcese trapasi ambaŭ partojn, je kio estos eblo dum la kongreso.

Pri la KER-ekzamenoj okazos informado mardon, dum la Paroligaj Lecionoj por progresantoj. 
Dezirantoj ekzameniĝi, aliĝu antaŭe rete ĉe http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj. La kotizon eblos pagi surloke, ĉe la UEA-kaso antaŭ la ekzameno. 

Pliaj informoj akireblas ĉe la UEA-kasisto, ĉe la aranĝoj de edukado.net kaj ĉe la ekzamena tablo dum la Movada Foiro.

La skriba kaj la laboratoria partoj de la ekzameno okazos vendredon, la 1-an de aŭgusto, ekde la 12a horo. Por trapasi la individuan parolan parton la kandidatoj havos plurajn eblojn dum la semajno. Rezervu ekzamentempon dum la Movada Foiro aŭ antaŭ/post la Paroligaj Lecionoj de edukado.net.
Kontaktu Katalin Kováts Kn. 481, (aŭ mesaĝu al ker-ekzamenoj(ĉe)edukado.net.
Ni petas ĉiun kandidaton rezervi en sia agendo la tutan vendredan posttagmezon por tiu evento, kaj ofte kontroli la informojn en la kongresa kuriero kaj la afiŝojn ĉe la kongreseja kaso.

Priekzamenaj programoj de Katalin Kovats dum la kongreso

1. Enhavo, taskoj de la ekzameno: Mardon,  inter la 9h00-9h45  kadre de la paroliga kurso por mezniveluloj kaj progresantoj

2. Kiel organizi KER-sesion? Informado, trejnado de sesiogvidantoj de ontaj lokaj ekzamenoj. Mardon, 10h00-12h00, Seminario pri Kapabligo.  

3. KER-diplomitoj: kiom plu? Mardon, 14h15-15h00 kadre de la Tago de Kapabligo 

Informoj en la reto ĉe la KER-paĝoj kaj ĝiaj subĉapitroj.

Ekzamentempoj

Skriba kaj laboratoria partoj: vendredon, inter la 12a kaj 18a horoj.
Individuaj parolaj partoj: laŭ surloka interkonsento.

KER-sesio en la sukcesa SES Al la listo Paroligaj kursoj de edukado.net dum UK en Bonaero

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.