Novaĵoj

La unua KER-sesio en Kanado

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-07-08 23:07:29

Ĵus finiĝis en Kanado, en la Universitato de Viktorio (urbo Viktorio) la 44a KER-ekzamensesio.

Ĝi estis aranĝita fine de la 8-taga Nord-Amerika-Somera Kursaro (NASK). La ekzamenon partoprenis entute 9 personoj; 5 usonaj, 4 kanadaj kandidatoj kaj unu studento el Nederlando. Je la nivelo B1 estis 3 ekzameniĝintoj, je B2 unu kaj je C1-nivelo 5 kandidatoj. Ĉiuj trapasis kompleksan ekzamenon, krom la kandidato je B2 nivelo kaj unu el la C1-uloj, nederlanda junulo, kiu nun per parola ekzameno kompletigis sian majan skriban ekzamenon, trapasitan dum la tutmonda sesio en Hago. 

Tiu ĉi sesio fakte estis la unua KER-sesio en Kanado, kaj espereble ĝi vekis la emon de kanadanoj pli ofte kaj pli multnombre partopreni ekzamenojn, kaj estontece okazigi lokajn sesiojn dum la tutmonda ekzamentago. 

La parolan ekzamenon gvidis rete Katalin Kováts, kun la helpo de Mónika Molnár, ambaŭ sidantaj ĉe la sama komputilo en Nederlando. La loka organiza teamo laboris sub la gvido de Orlando Raola, kiun helpis Hoss Firooznia, Vilĉjo Harris kaj Wally du Temple kaj laborantoj de la universitato. Tiuj helpis aranĝi la lastmomentajn malglataĵojn pri salonoj kaj teknikaĵojn. 

Sur la tutgrupa foto, de maldekstre dekstren videblas: François Lorrain, Amerie Lommen, Bill Maxey, Michèle Renaud, Derek Roff, Ĵenja Bondelid, Alex Engleberg, Yoŝiki Komori kaj Orlando Raola. En la foto malĉeestas nur Miko Kuijn, kiu partoprenis nur la parolan parton kaj forestis en la momento de la fotado komence de la skriba sesio. 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Post unu semajno, la 17an kaj 18an de julio okazos ekzameno dum SES en Slovakio kaj komence de aŭgusto dum UK, en Argentino. Al ambaŭ eblas ankoraŭ aliĝi ĉe: 

http://www.edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj

Altranga ŝtata honorigo al nia pola kolegino Małgorzata Zięba-Szmaglińska Al la listo RISKO en junio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.