Novaĵoj

Polaj infanoj kaj Esperanto en hungara radio

Kategorio: Movado; Dato: 2014-04-06 16:06:16

Hungara Radio intervjuis polajn bazlernejanojn kaj ilian instruistinon. Kelkfoje estis menciita Esperanto.   Sabate, la 22-an de marto 2014 en la 4-a programo (MR4) de Publika Hungara Radio aperis intervjuo kun lernantinoj kaj instruistino el Elementa Lernejo n-ro 50 en Gdańsk (Pollando). La ĉeftemoj de la disaŭdiĝo estis la Tago de Pola-Hungara Amikeco, festata en ambaŭ landoj la 23-an de marto, kaj la hungaraj projektoj, realigitaj kaj realigataj en la gdanska lernejo. La intervjuo okazis pertelefone inter la budapeŝta radia studio kaj la nordpola lernejo. La instruistino,  Małgorzata Zięba-Szmaglińska,...

Legi pli...

LA ESTRARO DE UEA KUNSIDIS KUN SKAJPA ETENDO

Kategorio: Movado; Dato: 2014-04-03 22:11:11

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 538 2014-04-03 LA ESTRARO KUNSIDIS KUN SKAJPA ETENDO La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo de la 28-a ĝis la 30-a de marto, dum entute 21 horoj. Surloke ĉeestis ĉiuj escepte de José Antonio Vergara, kiu ŝparcele partoprenis la kunsidon per Skajpa konekto. Flanke de TEJO partoprenis Veronika Poór; ILEI-prezidanto Mireille Grosjean ne povis veni, sed ĉeestis Skajpe la traktadon de Kapabligo. Por ŝpari monon, la estraranoj dividis ĉambrojn en apuda hotelo kaj mem pagis parton de la manĝoj. ...

Legi pli...

UNESKO kaj Esperanto

Kategorio: Movado; Dato: 2014-04-03 12:52:32

La Ĝenerala Direktoro de Unesko festas Internacian Patrinlingvan Tagon en ok lingvoj ... inkluzive Esperanton Ŝirmado kaj antaŭenigo de patrinaj lingvoj estas ŝlosiloj al monda civitaneco kaj aŭtentika reciproka kompreniĝo, laŭ Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de UNESKO, en ŝia mesaĝo okaze de la Internacia Tago de la Patrina Lingvo, la 21-an de februaro 2014. “Kompreni kaj paroli pli ol unu lingvon kondukas al pli granda kompreno de la abundaj kulturaj interagoj en nia mondo,” ŝi aldonis. Ŝia mesaĝo, kiu emfazis edukadon radikiĝintan en la kultura kaj lingva heredaĵo de junaj homoj, estas forta konfirmo...

Legi pli...

Gravaj novaĵoj kaj limdatoj de la 3a Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-04-01 21:57:10

Fulmrapide proksimiĝas la 3a tutmonda ekzamentago.  Ĝis nun aliĝis 18 urboj el 13 landoj. Ni atendas pliajn. Ekzistas du limdatoj por peti rajton organizi sesion. Por eŭropaj landoj, en kiuj la poŝtoservo bone funkcias, tiu dato estas la 15a de aprilo. Por ekstereŭropaj landoj la dato estas la 6a de aprilo. Post tiuj tagoj ne plu eblos peti organizadon de nova sesio dum la Tutmonda Ekzamentago. (Vidu sube la tabelon.) Se vi planas okazigi sesion, bv. ne prokrasti anonci tion ...

Legi pli...

Marta RISKO-raporto

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-04-01 00:39:50

          Ĵus finiĝis la tria  lud-monato de la jaro 2014.  Nia gajninto ĉi-foje estas la dua plej fidela ludanto de Risko, kiu ekde la komenco mistrafis nur unusolan ludtagon kaj li en la tutsuma poentolisto estas en la tria loko. Ni do, tutkore gratulas al Ivan Bujdoso el Hungario...

Legi pli...

1 ... 87 88 89 90 91 92 93 94 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.