Novaĵoj

Eŭropa Tago de Lingvoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-09-25 22:42:27

Hodiaŭ estas la Eŭropa Tago de Lingvoj, kion oni festas ankaŭ ekster Eŭropo. 

Ĉu ankaŭ vi volas fari ion por saluti la multlingvecon? 

Nia anoncita kampanjo estas jam tradicia.

Ni kolektas interesaĵojn pri diversaj lingvoj. Jam ekzistas informoj pri 32 lingvoj. 

Bonvolu kontribui kaj aldoni en la forumo ĉe via lingvo ion interesan pri ĝi.

Jen la ligo al la kolekto en la FORUMO.

Vizitu ankaŭ la hejmpaĝon de la Konsilio de Eŭropo - organizantoj de la evento kaj anoncu vian lingvan aranĝon: http://edl.ecml.at


Premio Maŭro La Torre Al la listo Kvin novaj trejnitaj Esperanto-instruistoj el Poznan

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.