Novaĵoj

Premio Maŭro La Torre

Kategorio: Movado; Dato: 2014-09-30 08:12:59

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj - ILEI
kunlabore kun la Familio La Torre

anoncas konkurson pri esplor-laboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, Profesoro Mauro La Torre (1946-2010).
En 2011 la Komitato de ILEI elektis Profesoron Mauro La Torre Honora Membro.

La esplor-kampoj estas:
• Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj 
• Interkultura edukado per Esperanto
• Instruado de Esperanto kaj iloj por instrui Esperanton
• Perfektigaj kursoj por instruantoj de Esperanto
• Retaj kursoj pri Esperanto
• Evoluo de la vorttrezoro de Esperanto tratempe kaj nuntempe

La kandidato anoncu sian intencon partopreni kaj sian temon ĝis la unua de Januaro 2015.
La ILEI-estraro kaj la familio La Torre tiam starigos juĝ-komisionon en rilato kun la temo de la esplor-laboro.
La esplor-laboro devas esti dokumentita kaj priskribita en raporto de almenaŭ 20 A4-paĝoj, maksimume 30 paĝoj.
La laboraĵo estu transdonita en reta formo al ilei.prezidanto(ĉe)gmail.com ĝis la 30-a de Aprilo 2015 por la unua okazigo de la konkurso, kaj en papera formo po unu ekzemplero al la familio La Torre, al ILEI kaj al la ĵurio (la kandidato ricevos la stratadresojn de la ricevontoj) (entute kvin ekzempleroj).
La anonco pri la gajninto okazos antaŭ la 30-a de Junio 2015.
La gajninto devos sendi ok paperajn ekzemplerojn de sia laboraĵo, tio estas po unu, al diversaj gravaj bibliotekoj en la mondo laŭ la programo de ILEI “Ni Savu Niajn Semojn”.

La premio konsistas el sumo de 500 EUR.

ILEI retenas al si la rajton eventuale aperigi la gajnintan raporton.

La premio estos transdonita la unuan fojon en la jaro 2015 okaze de la 48-a ILEI-Konferenco en Oostende, Belgio, kaj anoncita dum la 100-a Universala Kongreso de UEA en Lille, Francujo.
La konkurso okazos poste ĉiun duan jaron. En ĉiu konkursjaro la premio estos transdonita en la tiujara konferenco de ILEI kaj pli vaste prezentita en la samjara Universala Kongreso de UEA. 
Ekzistas interna regularo inter ILEI kaj la familio La Torre pri la starigo, konsisto kaj laboro de la ĵurio.

Jene vi povas elŝuti la du dokumentojn: priskribo (septembro 2014) - detala priskribo (novembro 2014)

Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI,

Les Brenets 2014-08-16

RISKO-rezultoj en septembro Al la listo Eŭropa Tago de Lingvoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.