Novaĵoj

Kvin novaj trejnitaj Esperanto-instruistoj el Poznan

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-09-25 10:42:55

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

La 24an de septembro finis siajn unujarajn metodikajn studojn 5 personoj, partoprenintaj la instruistan trejnadon en Poznan: Karina Oliveira (BR), Martin Ptasinski (DE), Marielou Cochard (FR),  Luís Ladeira (PT) kaj Annie Grente (FR). La studoj estis organizitaj kadre de la interlingvistikaj studoj de la Universitato Adam Mickiewicz, al kies trijara grupo ILEI kaj edukado.net varbis pliajn aldonajn partoprenantojn. La metodikan formadon efektivigis Katalin Kovats, utiligante plurajn servojn kaj  materialojn de la paĝaro edukado.net kaj de la reta instruista trejnado (RITE). La studentoj havis ankaŭ propran kursejon en la Klerigejo de edukado.net kaj distanclaboris pere de ties teknikaĵoj. Krom la metodikaj teoriaj kaj praktikaj studobjektoj kaj laboroj la partoprenantoj de la unujaraj studoj havis plurajn eblojn profiti el la prelegoj kaj materialoj de la interlingvistikaj studoj, partoprenante komunajn programojn. 

La fina ekzameno nun en septembro konsistis el prezentado de provleciono, publika prezentado kaj defendo de studfina laboraĵo pri metodika temo kaj parolaj ekzamenoj pri gramatiko, literaturo kaj Esperanto-movado. Kelkaj el la studfinaj laboraĵoj baldaŭ legeblos en nia Dokumentujo.

Unu el la partoprenintoj, nome Karina Oliveira, decidis daŭrigi siajn studojn en Poznan kaj aliĝis al la ĵus ekinta grupo de interlingvistikaj studoj. 

Ni kore gratulas la kvin finstudintojn, dezirante al ili pluan aktivan instrulaboron de Esperanto kaj kalkulante je ili ankaŭ en la laboro ĉe nia paĝaro. 

Kelkaj fotoj pri la nuna sesio en Poznan videblas kaj komenteblas en nia FOTOALBUMO.

Eŭropa Tago de Lingvoj Al la listo Komencis siajn studojn la nova grupo en Poznan

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.