Novaĵoj

Komencis siajn studojn la nova grupo en Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2014-09-20 23:31:13

Jen mallonga raporteto: 

La 20an de septembro 2014 komencis siajn studojn la nova interlingvistika grupo en la pola universitato Adam Mickiewicz. 

Danke al sistema kaj grandskala varbado, kuniĝis fine 27 personoj el 15 landoj. Plej elstaras brazilanoj, kiuj 7-ope ekstudos en Poznan. El Hispanio venis 3 studontoj, el Svedio 2 kaj la aliaj landoj (Belgio, Britio, Francio, Germanio, Hungario, Irano, Kroatio, Nederlando, Pollando, Rusio, Slovakio)  reprezentiĝas per po unu kandidato.

Por la studoj 13 personoj ricevis stipendion de ESF. Edukado.net kolektis monon por malgrandigi la vojaĝŝarĝojn de la kandidatoj. Danke al Synnöve Mynttinen (FI), Josias Barboza (BR), Arja Marita Kuhanen (FI), Monique Arnaud (FR), Rob Moerbeek (NL), Gisela Macioszek (NL), Peggy Ley (DE), Istvan Ertl (LU) kaj Jennifer Bishop (AU) kunvenis mono kaj Katalin Kovats mardon vespere povos disdoni al la kandidatoj la kolektitan sumon, sed por la sekvaj 6 semestroj ni daŭre lasos la kampanjon aktiva

Ankaŭ ESF lanĉis kampanjon kaj la tien senditan monon ili duobligas, tiel klopodante garantii ke en ĉiu semestro estontece la petintoj povos havi subtenon.

En la nomo de la studentoj nia redakcio dankas ĉiujn, kiuj helpis. Espereble baldaŭ troviĝos pli da subtenantoj ol studentoj mem, ĉar tiuj vere meritas helpon. Ili  estas la pluvivigantoj de niaj lingvo, movado kaj kulturo. 

**************

Tagĵurnalo: 20a de septembro 2014

La unuan tagon la studontoj pasigis per interkonatiĝo, informiĝo kaj ili devis skribi la unuan orientigan teston. Regis tuj dekomence bonega etoso, vigla kunesto. Dum la semajno aliĝos al tiu granda grupo ankaŭ la finstudantoj de la antaŭa grupo kaj la membroj de la unujara instruista trejnado. La du laste listigitaj grupoj venos trapasi siajn lastajn ekzamenojn, prezenti provlecionojn, defendi sian diplomlaboraĵon.

Ĵaŭdon kaj vendredon ni havos Interlingvistikan simpozion kaj ekde vendred-vespero ĝis dimanĉo estos ARKONES. En Poznan ĉeestos pli ol 200 esperantistoj en tiu semajno. HURA.

La unuajn fotojn de la studgrupo vi povas trovi en nia fotoalbumo. Morgaŭ kaj la postajn tagojn ni klopodos pli enhavriĉe raporti.   

Kvin novaj trejnitaj Esperanto-instruistoj el Poznan Al la listo Grundtvig-renkontiĝo en Hungario

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.