Novaĵoj

Instruado de Esperanto dum paŝado

Kategorio: Movado; Dato: 2014-06-20 10:35:43

Redaktoro: ni aperigas alvokon je helpo, kiun bezonas bonvola teamo. Ĝiaj membroj ne nur helpas al malriĉuloj, sed dume lernos ankaŭ Esperanton.  Mesaĝo de Annie, partoprenanto de la instruista trejnado en Poznan:  La 30-an kaj 31-an de Aŭgusto 2014, ni paŝos 100 km en maksimume 30 horoj, en la Haute-Fagne regiono (kie estas la plej altaj montoj en Belgio …) Kial? Eble ĉar ni estas frenezaj..., sed unue ĉar ni volas helpi Oxfam . Kio estas Oxfam? Oxfam...

Legi pli...

Finiĝis la Tria Tutmonda Ekzamensesio

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-06-15 13:07:29

La 14an de junio, per la parola ekzamensesio en la brazila urbo Kuritibo, finiĝis la Tria Tutmonda Ekzamensesio. Kiel ni jam raportis, ĝin partoprenis 17 urboj el 12 landoj, entute kun 164 personoj.  Bonvolu vidi la liston kun detalaj informoj apude. Klakante sur ĝin vi povas transiri al pli detala statistika paĝo.  En kvin lokoj ni okazigis ankaŭ parolajn partojn; Arras, La Chaux-de-Fonds, Limoĝo kaj Tecamac jam pasintjare havis spertojn, dum Kuritibo unuan fojon provis la novteĥnologian manieron. Nun...

Legi pli...

Kiel Lauren lernas Esperanton tage unu horon dum 6 semajnoj

Kategorio: Movado; Dato: 2014-06-12 10:29:02

Lige al la poliglota konferenco, organizita de Judith Meyer kaj Chuck Smith en Berlino inter la 15a kaj 18a de junio estis lanĉita interesa konkurso.  La partoprenantoj entreprenis lerni Esperanton laŭ ajna, propra maniero dum 6 semajnoj. Por montri sian rezulton oni devas sendi/prezenti 5-minutan filmeton kie ili faras prezentaĵon en Esperanto. ( Vidu la alvokon ) La venkinto havas eblon partopreni unu el la junularaj aranĝoj de la jaro,   Internacia Junulara Kongreso en Brazilo  (18-25 de julio 2014) ...

Legi pli...

Tonkin pri Boulton - en la LIBERAJ STUDOJ

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-06-06 07:43:47

Ni informas vin, ke en la sekcio  LIBERAJ STUDOJ (ĉe la KLERIGEJO ) aperis nova ero, la prelego de Humphrey Tonkin: Marjorie Boulton, poeto kore fajra. Nun eblas kaj spekti la filmitan prelegon kaj legi ankaŭ la tekston. Aldoniĝis ankaŭ testo por helpi vin kontroli la komprenon.  Bonan kleriĝon! Rekta ligo al la studfako: Esperanto-literaturo kaj kulturo

Legi pli...

Invito al la Tria Interlingvistika Simpozio

Kategorio: Movado; Dato: 2014-06-04 20:07:26

Problemoj de internacia lingva komunikado kaj iliaj solvoj Tria Interlingvistika Simpozio 25-26. 09. 2014   La Interlingvistikaj Studoj en la Lingvistika Instituto (Novfilologia Fakultato, Adam Mickiewicz Universitato en Poznano , Pollando) organizas ĉi-jare sian trian internacian Interlingvistikan simpozion. Tempriskribo: Internacia kaj interkultura komunikado estas ĉiutaga neceso en nia tutmondiĝinta epoko. Kiuj estas la scenaroj de efika komunikado certiganta ankaŭ la egalecon de la partneroj? Kiom estas la kostoj, investoj por ĝin atingi? Kiel ni povas konservi kaj transdoni niajn naciajn kulturajn valorojn kaj identecon en la...

Legi pli...

1 ... 83 84 85 86 87 88 89 90 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.