Novaĵoj

Novaĵoj pri la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-08-05 17:08:01

Dum la 99a Universala Kongreso en Argentino al la KER-ekzamenoj aliĝis 31 personoj, fine ekzameniĝis 28 kandidatoj el 18 landoj.   La plej multaj, 6 personoj, el Brazilo , po 3 el Argentino kaj Meksiko, po 2 el Koreio, Nikaragvo kaj Rusio, kaj po unu el Belgio, Ĉilio, Demokratia Respubliko de Kongo, Dominika Respubliko, Hungario, Japanio, Kostariko, Kubo, Nepalo, Norvegio, Usono kaj Venezuelo. La plej multaj, 18 kandidatoj, trapasis la ekzamenon je C1-nivelo , inter ili 11 la kompleksan kaj...

Legi pli...

La Interlingvistikaj Studoj en Poznan povos starti !

Kategorio: Movado; Dato: 2014-08-03 04:27:35

Ni havas bonan novaĵon. Nia esperantista komunumo denove faris paŝon antaŭen.  La Interlingvistikaj Studoj en Poznan povos okazi. Kolektiĝis la necesa nombro de studontoj. Aliĝis iom pli ol 20 personoj el deko da landoj. Okulfrapas la granda intereso el Brazilo, de kie jam aliĝis 7 kandidatoj. El Eŭropo Hispanio delegis 3 studemulojn. Precizajn informojn ni disponigos post la paso de la aliĝlimdato.  Danke al la stipendioj de  ESF kaj la monkolektado de edukado.net 14 personoj ricevos subtenon, en formo...

Legi pli...

RISKO-gajnintoj: Anna Löwenstein kaj Valentin Melnikov

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-08-01 00:43:20

          Ni informas vin, ke fine de la 16a ludmonato de RISKO ni havas du venkintojn. Anna Löwenstein el Italio estas regula ludantino, sed nur nun estas la unua fojo, ke ŝin favoris ankaŭ la bonŝanco kaj ŝi finis la ludon je la unua loko. Akompanas ŝin tie Valentin Melnikov el Rusio. Korajn gratulojn al ili ambaŭ. Anna, kompreneble, libere povas elekti el niaj monataj donacoj, sed ankaŭ Valentin meritas...

Legi pli...

Raporto el Bonaero pri la 99a UK

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-07-31 16:28:37

En tiu ĉi semajno disvolviĝas la 99a Universala Kongreso de Esperanto en Argentino. Edukado.net ankaŭ ĉi-jare aktive partoprenas la kongresajn aranĝojn, kontribuante al pluraj el ties riĉaj programoj. Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge – kiel jam de dek jaroj – gvidas paroligajn kursojn, kiuj ĉi-jare estas frekventataj de pli ol 100 kongresanoj. Sylvain prezentas tage dufoje unuhoran programon kun lingvaj aktivaĵoj por kongresanoj. Katalin decidis gvidi kurson por komencantoj, konsistantan el 8 sinsekvaj lecionoj. La plej diligentaj kursanoj fine ricevos atestilon. Tiu ŝanĝo montriĝis bona decido, ekestis firma kaj fidela grupo de ĉ. 30-35...

Legi pli...

Rezolucio de la ILEI-Konferenco

Kategorio: Movado; Dato: 2014-07-25 14:18:19

REZOLUCIO Okaze de la 60-jariĝo de la Unua UNESKO-Rezolucio favora al Esperanto okazinta en Montevideo, UY la 47a Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ILEI, samurbe, la 24an de Julio 2014, decidas kaj konigas : Konsiderinte la duan Rezolucion de UNESKO en 1985 en Sofio, BG, kiu emfazas la atingojn de Esperanto, Konsiderinte, ke Esperanto aperas sur la retejo de UNESKO apud la ses laborlingvoj de UNESKO kaj la bulgara por prezenti la paroladon de la Ĝenerala Direktorino Sinjorino Irina Bokova por la Tago de la Patrina Lingvo je la 21a...

Legi pli...

1 ... 80 81 82 83 84 85 86 87 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.