Novaĵoj

RISKO en junio

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-07-01 09:45:16

En junio 2014 gajnis en la ludo Nicole Else el Aŭstralio. Ni vere sincere gratulas ŝin, kiu ekde la komenco ludis ĉiun RISKO-tagon, entute 445 tagojn senĉese. La donaco de Nicole transiras al Jozefo Németh , el Hungario, ĉar li estas la plej sukcesa ludanto de la monato inter tiuj, kiuj ankoraŭ neniam gajnis donacon.  Estas ankaŭ kelkaj jubileoj en tiu ĉi periodo. Ni kun Mogens ĵus enretigis la 1100-an demandon kaj ne ĉesos ankaŭ estontece pri tiu kolektado. Viaj sugestoj ĉiam estas...

Legi pli...

La studoj en Poznan estu korafero de ni ĉiuj

Kategorio: Movado; Dato: 2014-06-25 08:55:01

En septembro startos nova kursprogramo de Interlingvistikaj Studoj en la Universitato de Poznan (Pollando). Tre gravas, ke tiu formado restu viva, studu tie novaj studentoj, kiuj poste en sia lando povas labori ekzemple por la oficialigo de Esperanto, ĝia enkonduko en la instrusistemon. Por pliaj informoj pri la studoj, aliĝkondiĉoj kaj stipendioj, bv legi nian alian novaĵon .  Tiu ĉi kompleksa formado estas unika. Se ni ne sukcesos havi 20 kandidatojn, estas danĝero, ke neniam plu funkcios la fako. Ni devas kunagi por...

Legi pli...

Instruado de Esperanto dum paŝado

Kategorio: Movado; Dato: 2014-06-20 10:35:43

Redaktoro: ni aperigas alvokon je helpo, kiun bezonas bonvola teamo. Ĝiaj membroj ne nur helpas al malriĉuloj, sed dume lernos ankaŭ Esperanton.  Mesaĝo de Annie, partoprenanto de la instruista trejnado en Poznan:  La 30-an kaj 31-an de Aŭgusto 2014, ni paŝos 100 km en maksimume 30 horoj, en la Haute-Fagne regiono (kie estas la plej altaj montoj en Belgio …) Kial? Eble ĉar ni estas frenezaj..., sed unue ĉar ni volas helpi Oxfam . Kio estas Oxfam? Oxfam...

Legi pli...

Finiĝis la Tria Tutmonda Ekzamensesio

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-06-15 13:07:29

La 14an de junio, per la parola ekzamensesio en la brazila urbo Kuritibo, finiĝis la Tria Tutmonda Ekzamensesio. Kiel ni jam raportis, ĝin partoprenis 17 urboj el 12 landoj, entute kun 164 personoj.  Bonvolu vidi la liston kun detalaj informoj apude. Klakante sur ĝin vi povas transiri al pli detala statistika paĝo.  En kvin lokoj ni okazigis ankaŭ parolajn partojn; Arras, La Chaux-de-Fonds, Limoĝo kaj Tecamac jam pasintjare havis spertojn, dum Kuritibo unuan fojon provis la novteĥnologian manieron. Nun...

Legi pli...

Kiel Lauren lernas Esperanton tage unu horon dum 6 semajnoj

Kategorio: Movado; Dato: 2014-06-12 10:29:02

Lige al la poliglota konferenco, organizita de Judith Meyer kaj Chuck Smith en Berlino inter la 15a kaj 18a de junio estis lanĉita interesa konkurso.  La partoprenantoj entreprenis lerni Esperanton laŭ ajna, propra maniero dum 6 semajnoj. Por montri sian rezulton oni devas sendi/prezenti 5-minutan filmeton kie ili faras prezentaĵon en Esperanto. ( Vidu la alvokon ) La venkinto havas eblon partopreni unu el la junularaj aranĝoj de la jaro,   Internacia Junulara Kongreso en Brazilo  (18-25 de julio 2014) ...

Legi pli...

1 ... 82 83 84 85 86 87 88 89 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.