Novaĵoj

Bonvolu vidi kaj aĉeti parton de nia naskiĝtaga abio

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-12-12 10:42:04

 

Okaze de nia 13-jara datreveno ĉi-jare ni lanĉas kampanjon por ebligi al vi iom lude subteni nin kaj kontribui al la funkciigo kaj plua konstruo de nia retejo. 

Anstataŭ manĝigi al vi torton, ni nun havas kristnaskan abion, kiun ni vendas en pecetoj. 

Ni esperas, ke multaj el vi ŝatus havi eron de nia arbo kaj kontribuos.

Por konvinki vin pri tio, ke valoras helpi nin, ĉi-sube vi trovas telegrafstile kelkajn el la atingaĵoj.

Fine de la paĝo estas ligo al la nuna kampanjo.


Nia paĝaro  la 15an de decembro estos 13-jara. 

Aktuale ni havas 3748  (3324) registritajn uzantojn el 126 (123) landoj.

En la lastaj 40 monatoj (ekde la 20a de julio 2011) nia paĝaro havis  684111 vizitantojn.

El inter ili oni ensalutis 103426 fojojn. 

La nombro de la vizititaj paĝoj estas 5 868 024. Vidu pliajn informojn en la Statistika paĝo.

Nia plej grava tasko estas disponigi instrumaterialojn. La uzpretaj ekzercoj kaj instruhelpiloj estas entute 822. 

En la lastaj 2,5 jaroj ili estis elŝutitaj 80400 fojojn. Nur en 2014 estis 20 mil elŝutoj. La rekordulo el Slovakio  elŝutis 2500-fojojn el la diversaj ekzercoj. 

Al RISKO, nia plej populara ludo, jam enskribiĝis pli ol 650 personoj  el 65 landoj. Nur el Francio riskumas 101 ludantoj.

Ĉirkaŭ 150 personoj regule ludas ĉiun monaton. 

Ili partoprenis en 46 000 ludoj kaj respondis preskaŭ 120 000 demandojn. (Vidu la statistikpaĝon.)



 

 

La KER-ekzamensistemo ĉi-jare fariĝis 5-jara. 

Dum tiu tempo ni okazigis preskaŭ 50 sesiojn en 30 landoj.

La ekzamenojn sukcese trapasis 1508 personoj el 65 landoj. Ilin eblas vidi en la FIER-listo

Denove francoj estas la plej diligentaj, 384 personoj havas jam atestilon pri sia lingvokono. Gratulojn. 

Jam eblas peti novajn sesiojn aŭ vidi la aprobitajn kaj aliĝi.

Ni antaŭvidas rekordan sesion dum la 100-a UK en Lilo. Aliĝu.                

Ni ŝatusse ĉiu membro kaj uzanto de la paĝaro (do, ne nur la kursgvidantoj, sed ankaŭ la kursanoj),

kiu uzas niajn servojn, almenaŭ unufoje jare esprimus sian kontentecon kaj sendus financan aŭ laborkontribuon.

Momente ni ankoraŭ ne bezonas mem difini konkretan sumon, sed povas lasi al vi decidi kiom valoras

por vi niaj servoj kaj kiom vi povas pagi por ili.   

La naskiĝdatreveno estas ĉiam bona okazo ricevi donacojn. Ni invitas vin kunfesti. 

  

Nia subtenpaĝo kaj pagebloj troveblas ĉe: http://edukado.net/prie/subteno

La nomo de niaj grandaj sponsoroj legeblas ĉi tie: http://edukado.net/prie/subteno/sponsoroj

La listo de ĝisnunaj subtenintoj estas sur la paĝo: http://edukado.net/prie/subteno/listo

Ofertojn kaj demandojn eblas direkti al la adreso: redaktanto@edukado.net

Fine de januaro ni sendas ankaŭ detalan financan raporton al la subtenantoj. 

Koran antaŭdankon por ajna helpo, Katalin Kovats, redaktoro

Bonvolu vidi nian naskiĝtagan kampanjon kaj aĉeti parton de nia ABIO.  


 
Dek ses novaj premiitoj en la Panteono de instruistoj Al la listo Festparolado ĉe la Pola Ambasadejo de Kopenhago omaĝe al Montevideo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.