Novaĵoj
KER-sesio en la sukcesa SES
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-07-21 18:46:42
La 17an kaj 18an de julio 2014 okazis KER-ekzamensesio en la slovaka urbo Nitra. La sesio estis aranĝita dum la tradicia programo Somera Esperanto-Studado, kiun ĉi-jare partoprenis preskaŭ 250 personoj. Kvankam multaj el ili jam trapasis ekzamenon en aliaj okazoj, tamen varbiĝis denove 10 personoj, kiuj submetiĝis al taksado. El la dek kandidatoj kvar estis el Slovakio, du el Germanio kaj po unu el Ĉeĥio, Francio, Islando kaj Pollando. Ses kuraĝuloj ekzameniĝis je C1-nivelo kaj po du je B1 kaj B2. Krom unu B2-kandidato, ĉiu elektis ekzameniĝi en la kompleksa sistemo, do, kaj skribe kaj parole....
KER-ekzamenoj dum UK
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-07-14 19:49:21
Dum la kongreso denove eblos ekzameniĝi pri Esperanto laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-sistemo). La ekzameno ekzistas en tri niveloj (B1, B2 kaj C1) kaj je ĉiu el ili oni povos ekzameniĝi.
La ekzamenoj havas du partojn: skriban kaj parolan. Oni rajtas trapasi ilin ankaŭ aparte en diversaj lokoj kaj periodoj, kaj ricevi apartajn atestilojn pri ili. Por ricevi atestilon pri kompleksa ekzameno, necesas sukcese trapasi ambaŭ partojn, je kio estos eblo dum la kongreso.
Pri la KER-ekzamenoj okazos informado mardon, dum la Paroligaj Lecionoj por progresantoj.
D ezirantoj ekzameniĝi,...
Paroligaj kursoj de edukado.net dum UK en Bonaero
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-07-13 11:07:49
Ni kun ĝojo informas vin, ke edukado.net denove sukcesos okazigi paroligajn kursojn kaj kelkajn aliajn programerojn dum UK en Bonaero.
La kursojn gvidos Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge.
La lecionoj okazos en du grupoj: unu por komencantoj kaj la dua por parolantoj ekde meza nivelo.
Atentu, ĉi-jare okazos ŝanĝoj en la strukturo.
Por la grupo de komencantoj ĉiutage ni gvidos 2 sinsekvajn lecionojn. Tiel la 4-taga kurso konsistos...
Altranga ŝtata honorigo al nia pola kolegino Małgorzata Zięba-Szmaglińska
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-07-12 10:29:27
Nia redakcio ricevis el Hungario ĝojigan novaĵon, nome ke nia tre aktiva kaj diligenta pola membro Małgorzata Zięba-Szmaglińska la 16an de junio 2014 ricevis altrangan hungaran registaran honorigon, la Oran Honorkrucon, pro sia multflanka kultura kaj eduka laboro efektivigita por la enprofundigo de la hungara-pola amikeco kaj disvastigo de la hungara kulturo en Pollando. Estas interese mencii, ke la oficiala diplomo de la honorigo, subskribita de la prezidento kaj la ĉefministro de Hungario, mencias ke Małgorzata estas instruisto ankaŭ de Esperanto.
Nia redaktejo tutkore kaj fiere gratulas nian koleginon kaj deziras...
La unua KER-sesio en Kanado
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-07-08 23:07:29
Ĵus finiĝis en Kanado, en la Universitato de Viktorio (urbo Viktorio) la 44a KER-ekzamensesio.
Ĝi estis aranĝita fine de la 8-taga Nord-Amerika-Somera Kursaro (NASK). La ekzamenon partoprenis entute 9 personoj; 5 usonaj, 4 kanadaj kandidatoj kaj unu studento el Nederlando. Je la nivelo B1 estis 3 ekzameniĝintoj, je B2 unu kaj je C1-nivelo 5 kandidatoj. Ĉiuj trapasis kompleksan ekzamenon, krom la kandidato je B2 nivelo kaj unu el la C1-uloj, nederlanda junulo, kiu nun per parola ekzameno kompletigis sian majan skriban ekzamenon, trapasitan dum la tutmonda sesio en Hago.
Tiu ĉi sesio...