Novaĵoj

Aperis la KER-raporto pri la jaro 2014

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-01-12 13:40:33

Ni informas vin ke ĵus ni aperigis la KER-raporton pri la jaro 2014.

En ĝi legeblas la plej gravaj eventoj de la jaro, statistikaĵoj pri la partopreno, ranglisto de la diversaj landoj, raporto pri la sukcesaj kaj nesukcesaj ekzamenoj.

En la dokumento vi trovas ligojn al la listo de kandidatoj kun denova peto aprobi la aperigon de la datumoj en la fierlisto.

Aliaj ligoj helpos vin atingi la plej gravajn partojn de la ekzamen-paĝoj.

Jam videblas ankaŭ la listo de la ĝis nun aprobitaj sesioj kaj atingeblas la aliĝiloj.

Grava informo: la ekzamenkotizojn ni devis iom altigi por la bazaj landoj de la kotiztabelo de UEA. La novaj prezoj validos ekde la 1a de februaro 2015. Do, se vi planas ekzameniĝi ĉi-jare, valoras jam nun aliĝi kaj pagi la kotizon, tiel eblas ŝpari kelkajn eŭrojn.

Pri ĉio ĉi kaj ankaŭ pri kelkaj aliaj aferoj, vi trovas informojn en la raporto, kiun vi povas elŝuti en la DOSIERUJO. Samloke eblos lasi ankaŭ komentojn.

La resuma raporto pri la unuaj 5 jaroj aperos baldaŭ. 

Bonan novan ekzamenjaron deziras al vi en la nomo de la ekzamenkomisiono de UEA, Katalin Kováts   

JUNA AMIKO - 40 jaroj - ĈIUJ NUMEROJ EN LA RETO! Al la listo Salutoj al la jubileanta redaktoro de IPR

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.