Novaĵoj
AMU Poznanon!
Kategorio: Movado; Dato: 2014-09-02 19:31:00
ESF jam de jaroj per stipendioj subtenas la Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Ĉi-jare ESF planas donaci pli ol antaŭe kaj instigi aliajn homojn fari la samon. Por helpi realigi tion, ESF lanĉas kampanjon “AMU Poznanon”, laŭ kiu la fondaĵo duobligos viajn donacojn al tiu unika programo.
“Amu tiun ĉi universitaton! Ĝi estas unika, ĉar ĝi proponas interlingvistikajn studojn, pri kio ne povas fanfaroni multaj aliaj landoj”, diras la gvidanto de la Interlingvistikaj...
Ses feliĉuloj en la ludo RISKO
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-09-01 16:04:47
Ni informas vin, ke fine de la 17a ludmonato, aŭgusto 2014 RISKO havas tri venkintojn kaj tri premiotojn.
La venkintoj estas Ivan Bujdoso , Eŭgeno Liĉaŭka kaj Nicole Else .
Ĉar ĉiu el ili estis premiita en la lastaj 12 monatoj, laŭ la regularo iliaj donacoj transiras al...
Novaĵoj pri la KER-ekzamenoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-08-05 17:08:01
Dum la 99a Universala Kongreso en Argentino al la KER-ekzamenoj aliĝis 31 personoj, fine ekzameniĝis 28 kandidatoj el 18 landoj.
La plej multaj, 6 personoj, el Brazilo , po 3 el Argentino kaj Meksiko, po 2 el Koreio, Nikaragvo kaj Rusio, kaj po unu el Belgio, Ĉilio, Demokratia Respubliko de Kongo, Dominika Respubliko, Hungario, Japanio, Kostariko, Kubo, Nepalo, Norvegio, Usono kaj Venezuelo.
La plej multaj, 18 kandidatoj, trapasis la ekzamenon je C1-nivelo , inter ili 11 la kompleksan kaj...
La Interlingvistikaj Studoj en Poznan povos starti !
Kategorio: Movado; Dato: 2014-08-03 04:27:35
Ni havas bonan novaĵon. Nia esperantista komunumo denove faris paŝon antaŭen.
La Interlingvistikaj Studoj en Poznan povos okazi. Kolektiĝis la necesa nombro de studontoj. Aliĝis iom pli ol 20 personoj el deko da landoj. Okulfrapas la granda intereso el Brazilo, de kie jam aliĝis 7 kandidatoj. El Eŭropo Hispanio delegis 3 studemulojn. Precizajn informojn ni disponigos post la paso de la aliĝlimdato.
Danke al la stipendioj de ESF kaj la monkolektado de edukado.net 14 personoj ricevos subtenon, en formo...
RISKO-gajnintoj: Anna Löwenstein kaj Valentin Melnikov
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-08-01 00:43:20
Ni informas vin, ke fine de la 16a ludmonato de RISKO ni havas du venkintojn.
Anna Löwenstein el Italio estas regula ludantino, sed nur nun estas la unua fojo, ke ŝin favoris ankaŭ la bonŝanco kaj ŝi finis la ludon je la unua loko. Akompanas ŝin tie Valentin Melnikov el Rusio. Korajn gratulojn al ili ambaŭ. Anna, kompreneble, libere povas elekti el niaj monataj donacoj, sed ankaŭ Valentin meritas...