Novaĵoj
JUNA AMIKO - 40 jaroj - ĈIUJ NUMEROJ EN LA RETO!
Kategorio: Movado; Dato: 2015-01-15 02:57:01
Ĉiuj numeroj de la 40 jara revuo Juna Amiko estas legeblaj en la reto en elektronika formato!
JUNA AMIKO - 40 jaroj - ĈIUJ NUMEROJ EN LA RETO!
"Juna Amiko" estas internacia Esperanta revuo por lernejanoj kaj komencantoj, eldonata ekde 1974 de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI. La revuo ekde la komenco aperas seninterrompe, helpas lernantojn de la lingvo, kaj antaŭ kelkaj monatoj festis sian 40-jaran jubileon.
Lige al la 40-jara jubileo de Juna Amiko, kiel komuna projekto de ILEI kaj Lingvo-Studio en Budapeŝto...
Aperis la KER-raporto pri la jaro 2014
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-01-12 13:40:33
Ni informas vin ke ĵus ni aperigis la KER-raporton pri la jaro 2014.
En ĝi legeblas la plej gravaj eventoj de la jaro, statistikaĵoj pri la partopreno, ranglisto de la diversaj landoj, raporto pri la sukcesaj kaj nesukcesaj ekzamenoj.
En la dokumento vi trovas ligojn al la listo de kandidatoj kun denova peto aprobi la aperigon de la datumoj en la fierlisto.
Aliaj ligoj helpos vin atingi la plej gravajn partojn de la ekzamen-paĝoj.
Jam videblas...
Salutoj al la jubileanta redaktoro de IPR
Kategorio: Movado; Dato: 2015-01-10 15:31:07
Ĵus aperis la nova numero (14/4) de Internacia Pedagogia Revuo
la faka revuo de la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj ( ILEI ).
La nuna numero, interalie, salutas la redaktoron Jozefon Németh, kiu jam de 20 jaroj redaktas la ĉeforganon de ILEI. Edukado.net ankaŭ ĉi tie kore salutas kaj dankas lin.
Kun la permeso de ILEI kaj la redaktoro mem ni publikigas jene...
Fine de la dua RISKO-jaro
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-12-31 19:34:50
Kun granda ĝojo mi informas vin ke ni alvenis al la fino de la dua ludjaro de RISKO.
En decembro, inter 160, rekorda nombro de ludantoj, en streĉa lukto kontraŭ Nicole Else venkis Valentin Melnikov el Moskvo, Rusio. Ilia konkurado daŭris ne nur en tiu ĉi monato, sed fakte en la tuta jaro de 2014. Ambaŭ kune kun la hungara Ivan Bujdoso ludis en ĉiu tago de la...
Novjaraj bondeziroj kaj speciala danko
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-12-31 01:39:46
Al ĉiuj 3800 membroj de edukado.net mi deziras tre belan kaj sukcesplenan novan jaron, plenan je bonaj novaĵoj kaj atingaĵoj.
Mi aparte salutas miajn proksimajn kunlaborantojn: Sylvain Lelarge, Mogens Rude Andersen kaj Leandro T. Abrahão,
kiuj multe helpis en la pasinta jaro.
Korajn dankon kaj bondezirojn al niaj ĉi-jaraj subtenantoj kaj precipe al tiuj 32 personoj, kiuj reage al nia kampanjo
aĉetis pecon de la ...