Novaĵoj

Ni ĵus lanĉis interkulturan kurson por infanoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-11-02 18:54:01

        Ni kun ĝojo informas vin ke post kelkmonata diligenta preparlaboro hodiaŭ ni lanĉas en la KLERIGEJO/Liberaj Studoj novan kurson pri Interkultura Edukado. La libreton kiu formas la kursmaterialon verkis Przemysław Grzybowski en la pola lingvo kaj ĝi havas en Pollando grandan sukceson. Post la franca kaj germana versioj la aŭtoro tradukis sian libron ankaŭ al Esperanto kaj libere disponigas ĝin al la membroj de edukado.net. Same donacis...

Legi pli...

RISKO en oktobro 2014

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-11-01 18:51:20

    Ŝajnas ke la monatoj pli kaj pli rapide pasas. Jen denove fino de RISKO-ludmonato. Ĝis la lasta tago estis nescieble, kiu estos la plej sukcesa ĉi-monate. Fine Valentin Melnikov estas la bonŝanculo. Gratulojn al li. Jam de monatoj mi estas aranĝanta por li iaman donacon, kaj ŝajnas ke li nun povos ĝin ricevi. Tamen tio estas pasinta ŝuldo, la nunan lian donacon ni devus transdoni al ...

Legi pli...

Kiam venos la 100 000-a ensalutinto?

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-11-01 08:25:53

Ni invitas vin diveni la tempon kiam venas en la paĝaron la 100 000-a ensalutinto.  En decembro 2011 ni lanĉis la novan version de la paĝaro, sed fakte jam de julio funkciis la novaj mezuriloj. Vi povas trovi interesajn infomojn kaj detalojn en nia statistika paĝo. Vi povas trovi la ligon plej sube de tiu ĉi (kaj ĉiu alia) paĝaro.  Ĝis nun, (la 1a de novembro 2014) ni havas 98 570 ensalutojn. Sekve,  scieblas, ke en tiu ĉi monato ni atingos cent mil. Sed kiam? ...

Legi pli...

26a Eŭropa Renkontiĝo en norda Francio

Kategorio: Movado; Dato: 2014-10-30 10:30:21

    La Eŭropa Rendevuo de Stella okazas dum novembra semajnfino : En 2014 ĝi disvolviĝos de sabato la 15-a ĝis dimanĉo la 16-a de Novembro. Okazos diversgradaj Esperanto-staĝoj kaj distraĵoj en amika etoso.  Inter aliaj Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net, gvidos lingvan kurson por helpontoj de la 100-a UK en Lille. Ŝi disdonos ankaŭ KER-atestilojn por la partoprenintoj de la 3a Tutmonda Ekzamensesio de majo.  ...

Legi pli...

Ĉu vere nur 28 kursoj en la mondo?

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-10-09 10:34:59

                Laŭ nia registrado funkcias momente 22 movadaj kaj 6 lernejaj kursoj en la mondo.  Espereble la vera situacio estas multe pli bona.  Ni petas ĉiujn registri siajn kursojn por ke ni havu tutmondan superrigardon pri la instrusituacio.  Vidi la KURSEJON kaj serĉi en ĝi eblas...

Legi pli...

1 ... 76 77 78 79 80 81 82 83 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.