Novaĵoj

Lastaj du tagoj por aliĝi al la Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-05-06 12:08:46

Ni informas vin, ke la 8an de majo, je la 12a horo laŭ amsterdama tempo ni fermos la aliĝeblojn al la ekzamensesio de la 30a de majo. 

En la unua turno de la 4a Tutmonda Ekzameno en tri lokoj (La Chaux-de-Fonds, Greziljono kaj Managvo) ekzameniĝis entute 25 personoj. Krom en Managvo, en la aliaj du lokoj estis ankaŭ parolaj ekzamenoj. 

En la dua tago, la 30an de majo okazos ekzamenoj en 12 pliaj lokoj. En Francio en Parizo, Tuluzo, Limoĝo kaj en Lannion; en Brazilo en Kuritibo kaj Maceió; en Japanio en Tokio kaj Osako; krome en la korea ĉefurbo Seulo, en Serbio en Subotica; en Rusio en Moskvo kaj en Nederlando en Hago

En kvar lokoj: Subotica, Tuluzo, Limoĝo kaj en Kuritibo estos ankaŭ parolaj sesioj, kiujn ni efektivigos tra la reto.

Laŭ la aliĝiloj por la 30a de majo estas 111 kandidatoj. La plej granda intereso estas pri la ekzamenoj je nivelo B1. Bonvolu vidi la statistikaĵon pri la aliĝoj.

La novaĵojn kaj la fotojn eblas vidi en la paĝo de la 4a Tutmonda Ekzameno

Se iu ankoraŭ deziras aliĝi, la formularoj troveblas sur la aliĝpaĝo.

Kvankam ĝis la ekzameno en Lillo estas ankoraŭ relative multe da tempo, jam preskaŭ elĉerpiĝis la ekzamenlokoj por la parolaj partoj. 

Ni petas ĉiujn interesulojn, ke ili ne atendu ĝis la kongreso por aliĝi al la tiea ekzameno. 

Jen ĉiuj informoj pri la kongresa sesio: 

Resumraporto pri la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto Al la listo Parolu kaj lernu - moderne ankaŭ Esperanton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.