Novaĵoj

Salutoj al la jubileanta redaktoro de IPR

Kategorio: Movado; Dato: 2015-01-10 15:31:07

Ĵus aperis la nova numero (14/4) de  Internacia Pedagogia Revuo la faka revuo de la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj ( ILEI ).  La nuna numero, interalie, salutas la redaktoron Jozefon Németh, kiu jam de 20 jaroj redaktas la ĉeforganon de ILEI. Edukado.net ankaŭ ĉi tie kore salutas kaj dankas lin.  Kun la permeso de ILEI kaj la redaktoro mem ni publikigas jene...

Legi pli...

Fine de la dua RISKO-jaro

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-12-31 19:34:50

Kun granda ĝojo mi informas vin ke ni alvenis al la fino de la dua ludjaro de RISKO.  En decembro, inter 160, rekorda nombro de ludantoj, en streĉa lukto kontraŭ  Nicole Else    venkis Valentin Melnikov   el Moskvo, Rusio. Ilia konkurado daŭris ne nur en tiu ĉi monato, sed fakte en la tuta jaro de 2014. Ambaŭ kune kun la hungara Ivan Bujdoso ludis en ĉiu tago de la...

Legi pli...

Novjaraj bondeziroj kaj speciala danko

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-12-31 01:39:46

Al ĉiuj 3800 membroj de edukado.net mi deziras tre belan kaj sukcesplenan novan jaron, plenan je bonaj novaĵoj kaj atingaĵoj. Mi aparte salutas miajn proksimajn kunlaborantojn:  Sylvain Lelarge, Mogens Rude Andersen kaj Leandro T. Abrahão, kiuj multe helpis en la pasinta jaro. Korajn dankon kaj bondezirojn al niaj ĉi-jaraj subtenantoj kaj precipe al tiuj 32 personoj, kiuj reage al nia kampanjo aĉetis pecon de la ...

Legi pli...

Nova raporto kun fotoj kaj filmo el Taiyuan

Kategorio: Movado; Dato: 2014-12-18 16:17:22

  Lige al nia antaŭa raporto pri la novaĵo , ke Esperanto estas deviga lingvo en ĉina bazlernejo ĵus venis novaj informoj kaj ilustraĵoj pri la Zamenhof-taga festo.    Esperanto-semajno de elementa lernejo La 15-a de decembro estas la naskiĝtago de Zamenhof, kreinto de Esperanto. En tiu tago flagoj de ĉiuj landoj flirtis en la tereno de la Elementa Lernejo de Baiyangshu-strato en la urbo Taiyuan. Pli ol 1 300 lernejanoj kolektiĝis sur...

Legi pli...

Ni kore gratulas Mirejon, la esperantiston de la jaro 2014

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-12-15 09:06:47

La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010),...

Legi pli...

1 ... 73 74 75 76 77 78 79 80 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.