Novaĵoj
Parolu kaj lernu - moderne ankaŭ Esperanton
Kategorio: Movado; Dato: 2015-05-01 11:40:31
El la aprila numero de la Eŭropa Bulteno
E@I kunlaboras lastatempe pri diversaj edukaj projektoj – unu el ili estas ĵus lanĉita: ― Speak and learn (Parolu kaj lernu) – aplikaĵo por plurfunkciaj telefonoj kaj tabulkomputiloj. En la lerniga aplikaĵo vi trovos 20 lingvojn, inkluzive Esperanton! La ĉefa ideo de la aplikaĵo estas kolekto de ĉ. 380 gravaj parolturnoj, frazoj, esprimoj, utilaj ĉefe por Erasmus-studentoj. Kompreneble...
Rekordaj ludantoj en RISKO
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-05-01 03:08:14
Meze de aprilo ni festis la duan datrevenon de RISKO. Okaze de tiu jubileo ni invitis niajn ludintojn reveni al la ludo. Dankon al tiuj, kiuj reagis kaj denove ekludis, ĉu por ĝentila honorludo, ĉu por denove regule partopreni.
Danke al tiu alvoko per la nunaj 163 ludantoj ni sukcesis rompi nian rekordon (160) de la pasinta decembro. Aparte menciendas, ke kelkdekoj da ludantoj lasis mesaĝon en nia GASTLIBRO , kaj iliaj vortoj kaj salutoj ĝojigas kaj kuraĝigas nin. Dankon...
Ankoraŭ eblas aliĝi al la Tutmonda Kolokvo pri Instruado
Kategorio: Movado; Dato: 2015-04-28 12:22:07
La Konferenco okazos en Svislando, en la urboj Neuchâtel kaj La Chaux-de-Fonds,
de la 13-a ĝis la 16-a de majo 2015.
Ĉu vi venos? Ankaŭ la redaktoro de edukado.net estos tie.
Kopio de la programpaĝo:
Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto eo en fr
Evento
Programo
...
Ekzameniĝas la kandidatoj de la 4a Tutmonda Ekzamentago
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-04-24 22:48:48
KER-sesio – 4a Tutmonda Ekzamentago - Unua turno – la 25an de aprilo 2015
Salutmesaĝo por la partoprenantoj
Estimataj kandidatoj,
En la nomo de la ekzamenkomisiono de UEA kaj Lingvoekzamena Centro ITK en Hungario, ni kore salutas vin okaze de la KER-sesio en aprilo 2015.
Nun, en la unua turno de la 4a Tutmonda Ekzamentago okazas ekzamenoj en tri lokoj: en Greziljono , Francio, en La Chaux-de-Fonds, Svislando kaj en Managvo, Nikaragvo. Entute ĉ. 25 personoj submetiĝas...
Pasie pri lingvoj en lingvo.info
Kategorio: Movado; Dato: 2015-04-20 20:06:11
La nova retejo www.lingvo.info celas provizi informojn pri lingvoj kaj subteni multlingvismon en la Interreto por tiuj, kiuj pasie pri lingvoj volas malkaŝi ilian belecon, esprimpovon kaj unikecon.
Lingvo.info estas interaga...