Novaĵoj
Saluto al la instruistoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-10-05 00:15:34
Okaze de la Monda Tago de Instruistoj per memfarita bukedo mi kore salutas ĉiujn, kiuj instruas, faras pedagogian kaj edukan laboron, transdonas sciojn kaj lertojn ĉu al infanoj, ĉu al junuloj ĉu al plenkreskuloj. Havu ni ĉiuj pliajn fortojn, energion kaj sukcesojn, ricevu foj-foje rekompencajn ridetojn kaj dankvortojn. Mi mem aparte dankas nun ĉiujn, kiuj dediĉas sian tempon por la instruado de nia lingvo, Esperanto. Katalin Kováts, redaktoro |
← Nova kurso pri Frislando en la KLERIGEJO | Al la listo | Nur 31 Esperanto-kursoj en la tuta mondo → |