Novaĵoj

Nova kurso pri Frislando en la KLERIGEJO

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-10-11 12:10:59

Ni informas vin, ke post dujara laboro, kadre de Grundtvig-projekto, ni povas prezenti al vi unu el la ĉefrezultoj de la laboro, kiun efektivigis la teamo de nia retejo. 

Kun niaj kunlaborantoj, la membroj de frisaj muzikgrupoj Kapriol' kaj Kajto, kun la helpo de Sylvain Lelarge, Arjen-Sjoerd de Fries, Luit Staghouwer kaj Roel Haveman, Katalin Kováts kompilis kaj enretigis 10-lecionan kulturan retan kursomaterialon, riĉigitan de film- kaj sonregistraĵoj kaj ilustritaj tekstoj. La lecionoj pri Frislando, ties kulturo, lingvo, lingvopolitiko, muziko, sportoj, bestoj, lukto kontraŭ la marakvo ktp..  estas elŝuteblaj en ajna vicordo. La komprenon de la tekstoj oni povas kontroli pere de reta testo, same kiel ĉe aliaj retaj kursoj de la KLERIGEJO. 

La kurso taŭgas por individua kleriĝo, sed ankaŭ kiel kursmaterialo. Por helpi la tiucelan uzon Katalin Kováts kompilis detalan metodikan konsilaron kun klarigoj, ideoj kaj ekzemploj. Tiu dokumento elŝuteblas en la DOSIERUJO

Pliajn informojn pri la projekto vi povas trovi sur la Grundtvig-paĝo

  Kaj nun, ek al la klerigeja kurso. Bonan studadon. 

Sukcese finiĝis nia dujara Grundtvig-projekto Al la listo Saluto al la instruistoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.