Novaĵoj
Stafeto de la premio en la junia RISKO-ludo
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-07-01 05:25:59
En la junia ludo la unuan lokon atingis denove Nicole Else el Aŭstralio.
Gratulojn, Nicolee.
Ŝia donaco - pro tio, ke Nicole jam estis premiita en majo - devis transiri al la sekva plej sukcesa, sed ĝis nun neniam premiita ludinto. Tiu estis goulo , kiu pludonacis sian eblon. Tiel ni proponas elekti donacon al Kocxjo . Ni atendas la informojn pri lia elekto.
...
Alskribiĝu por rete spekti la malfermon de UK en Lillo
Kategorio: Movado; Dato: 2015-06-29 14:52:47
Raporto pri la 4a Tutmonda Ekzameno
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-06-05 15:34:08
En 2015 la Tutmonda Ekzameno konsistis el du turnoj. La unuan ni organizis ĉirkaŭ la jam tradicia ekzamensemajnfino en Greziljono , al kiu ni kuplis du aliajn ekzamenojn: tiun en la svisa La Chaux-de-Fonds kaj alian en la nikaragva Managvo . Tiel en la tri lokoj la 24an de aprilo ekzameniĝis entute 25 kandidatoj. Krom en Managvo, en la aliaj du lokoj oni ekzameniĝis ankaŭ parole.
La dua turno, la ĉefa ekzamentago, estis la 30a de majo. Tiam estis...
Majaj Risko-rezultoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-06-01 10:54:54
En la maja ludo la unuan lokon atingis Nicole Else el Aŭstralio.
Gratulojn, Nicolee.
Ĉar ŝi jam delonge ne ricevis monatan donacon, nun rajtas elekti ion. Ŝia prefero iris al la libro Taglibro de mia frato, kiun ŝi ricevos en Lillo, dum la kongreso.
En la monato ludis 139 personoj, kaj tiel majo estis la dua plej aktiva turno ĉi-jare, pro kio ni ĝojas.
Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al vi, ...
Grandega sukceso de DUOLINGO
Kategorio: Movado; Dato: 2015-05-30 18:24:06
9.600 homoj eklernis Esperanton en du tagoj. Du tagojn post la lanĉo de Esperanto-kurso ĉe la populara lingvolerna retejo Duolingo, la kurso jam ekhavis preskaŭ dek mil partoprenantojn. La kvanto de lernantoj do estas preskaŭ duoble pli granda ol la kvanto de individuaj membroj de UEA, kvankam la kurso ankoraŭ eĉ ne estas...