Novaĵoj
RISKO-novaĵoj: Valentin Melnikov en duobla rolo
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-08-31 22:33:22
Apenaŭ estas novaĵo en la RISKO-ludo, ĉar en la unua loko finis la aŭgustan ludon denove vmel (Valentin Melnikov) el Rusio.
Tamen estas interese, ke Barbulo , al kiu transiras la premio de Valentin, elektis ĝuste premion, kiu devenas de Valentin, nome la poemaron Eŭgeno Onegin , tradukitan kaj ofertitan por la ludo de Valentin. Tiel li ne nur cedas, sed ankaŭ en la reala vivo DONAS sian premion al Barbulo ( József Cseh) el Hungario.
...
Edukado.net kaj Kapriol' pri la kultura diverseco
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-08-31 15:02:18
La 30an de aŭgusto 2015 la direktoro de la paĝaro wwww.edukado.net ĉeestis la festan prezentadon de la nova KD "Niewelnacht Lieten" de frisa muzikgrupo Kapriol’. La kolekto entenas kantojn kaj dancmelodiojn bazitajn sur malnovaj frisaj fontoj. El ĉi tiu preskaŭ forgesita repertuaro, la grupo kreis buntajn, liberajn prilaboraĵojn el multaj muzikstiloj el diversaj regionoj kaj epokoj, kiel folko, renesanco, mezepoko, kelta...
AMU Poznanon! - Denove!
Kategorio: Movado; Dato: 2015-08-29 12:52:42
ESF jam de jaroj per stipendioj subtenas la Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Pasintjare ESF decidis donaci pli ol antaŭe kaj instigi aliajn homojn fari la samon. Por helpi realigi tion, ESF lanĉas kampanjon “AMU Poznanon”, laŭ kiu la fondaĵo duobligos viajn donacojn al tiu unika programo.
“Amu tiun ĉi universitaton! Ĝi estas unika, ĉar ĝi proponas interlingvistikajn studojn, pri kio ne povas fanfaroni multaj aliaj landoj”, diras la gvidanto de la Interlingvistikaj...
Esperanto-kurso en la urbo, kiu neniam dormas
Kategorio: Movado; Dato: 2015-08-23 09:51:23
Tre nekutima Esperanto-kurso okazis ĉi-jare en Novjorko. 12 elstaraj studentoj de la universitato de la Urbo Novjorko (CUNY), Macaulay Honors College (kie studas la plej elstaraj 0,33% de la studentaro) sekvis 10-tagan rekt-metodan kurson pri Esperanto en majo-junio 2015. La organizanto de la kurso estis Esther Schor: verkisto, poeto, profesoro ĉe la Universitato Princeton kaj ESF-konsilanto, kaj la instruisto – Bill Maxey.
Tiu ĉi iniciato havis tri ĉefajn celojn: trovi manieron interesi kelkajn el la plej elstaraj gejunuloj en Novjorko pri lingvaj aferoj ĉe la sidejo de UN, veki scivolemon pri Esperanto antaŭ la apero...
Risko en julio ankaŭ dum la kongreso
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-08-01 23:02:46
Pro nia partopreno kaj laboroj dum la 100-a Universala Kongreso mi iom malfrue raportas pri la juliaj rezultoj de la RISKO-ludo.
En tiu ĉi monato partoprenis la ludon 121 personoj. En la unua loko finis la ludon du konkurantoj: euxgeno (Eŭgeno Liĉaŭka el Belorusio) kaj nicolee (Nicole Else el Aŭstralio),
Ambaŭ gajnintoj estis jam premiitaj ene de la lastaj 12 monatoj, tial ilia donaco transiras al la sekva, ĝis nun neniam premiita ludanto Koninda (Derek Roff el Usono). Koninda elektis muzikdiskon de...