Novaĵoj

Dek tri novaj honoritoj en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-12-14 20:58:24

Ni kun ĝojo anoncas al vi ke ankaŭ ĉi-jare, okaze de nia datreveno, ni premias meritplenajn kolegojn kaj prezentos ilin en nia Panteono

Tiun geston de honorigo ni jam faras de pluraj jaroj. Danke al tio kun la ĉi-jaraj premioj estos 86 vivaj kolegoj kune kun 86 jam forpasintaj gravuloj. Ni esperas, ke la nombro de vivantoj pli kaj pli kreskos kaj nia Panteono estos pli honorloko de vivantoj ol memorloko de forpasintoj. 

Komence de tiu ĉi jaro ni dissendis 24 invitojn kaj bedaŭrinde nur la duono de la elektitoj estos prezentata al vi nun. La aliaj aŭ pro modesteco ne akceptis esti premiitaj, aŭ akceptis, sed - malgraŭ pluraj alvokoj - iliaj informoj ne atingis la redaktejon. Ni bedaŭras tion.

Unu el niaj elektokriterioj estis ĉi-jare premii ankaŭ tiujn kolegojn, kiuj ne precipe per siaj konkretaj instruadoj kaj kursoj kontribuis al la disvastigo kaj instruo de nia lingvo, sed organizflanke aŭ per verkado aŭ kontrolado de gravaj lerniloj faris elstaran laboron. Aparte ni volas mencii la premiadon de la du ĉef-motoroj de DUOLINGO: Chuck Smith kaj Ruth Cohen.

Sed nun niaj pensoj kaj koraj gratuloj iru al la festataj. Ni dankas ĉies sindonan laboron kaj deziras al ili longan vivon en sano kaj energio kaj multajn pliajn eblojn por kontribui al nia komuna laboro. 

La unuopajn vivresumojn vi povas vidi klakante al la nomoj kaj sub la prezentoj vi povas lasi viajn gratulvortojn kaj memoraĵojn pri la kolegoj. 

GRATULOJN al 

* La informoj de Duncan Charters venis post la publikigo de la listo. Bv. trovi lin laŭ la nomlisto. 

Se vi volas, ke sekvontjare ni premiu iun elstaran pedagogon, kiu meritus, sed ankoraŭ ne estas en la Panteono, vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO

 

INSTRUISTA TREJNADO en Poznan Al la listo Edukado.net festos sian 14-jaran datrevenon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.