Novaĵoj

Parolu kaj lernu - moderne ankaŭ Esperanton

Kategorio: Movado; Dato: 2015-05-01 11:40:31

El la aprila numero de la Eŭropa Bulteno     E@I kunlaboras lastatempe pri diversaj edukaj projektoj – unu el ili estas ĵus lanĉita: ―  Speak and learn  (Parolu kaj lernu) – aplikaĵo por plurfunkciaj telefonoj kaj tabulkomputiloj. En la lerniga aplikaĵo vi trovos 20 lingvojn, inkluzive Esperanton! La ĉefa ideo de la aplikaĵo estas kolekto de ĉ. 380 gravaj parolturnoj, frazoj, esprimoj, utilaj ĉefe por Erasmus-studentoj. Kompreneble...

Legi pli...

Rekordaj ludantoj en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-05-01 03:08:14

Meze de aprilo ni festis la duan datrevenon de RISKO.  Okaze de tiu jubileo ni invitis niajn ludintojn reveni al la ludo. Dankon al tiuj, kiuj reagis kaj denove ekludis, ĉu por ĝentila honorludo, ĉu por denove regule partopreni. Danke al tiu alvoko per la nunaj 163 ludantoj ni sukcesis rompi nian rekordon (160) de la pasinta decembro. Aparte menciendas, ke kelkdekoj da ludantoj lasis mesaĝon en nia GASTLIBRO , kaj iliaj vortoj kaj salutoj ĝojigas kaj kuraĝigas nin. Dankon...

Legi pli...

Ankoraŭ eblas aliĝi al la Tutmonda Kolokvo pri Instruado

Kategorio: Movado; Dato: 2015-04-28 12:22:07

La Konferenco okazos en Svislando, en la urboj Neuchâtel kaj La Chaux-de-Fonds,  de la 13-a ĝis la 16-a de majo 2015. Ĉu vi venos? Ankaŭ la redaktoro de edukado.net estos tie.  Kopio de la programpaĝo:  Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto  eo   en   fr Evento Programo ...

Legi pli...

Ekzameniĝas la kandidatoj de la 4a Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-04-24 22:48:48

KER-sesio – 4a Tutmonda Ekzamentago - Unua turno – la 25an de aprilo 2015 Salutmesaĝo por la partoprenantoj Estimataj kandidatoj, En la nomo de la ekzamenkomisiono de UEA kaj Lingvoekzamena Centro ITK en Hungario, ni kore salutas vin okaze de la KER-sesio en aprilo 2015. Nun, en la unua turno de la 4a Tutmonda Ekzamentago okazas ekzamenoj en tri lokoj: en Greziljono , Francio, en La Chaux-de-Fonds, Svislando kaj en Managvo, Nikaragvo. Entute ĉ. 25 personoj submetiĝas...

Legi pli...

Pasie pri lingvoj en lingvo.info

Kategorio: Movado; Dato: 2015-04-20 20:06:11

                        La nova retejo www.lingvo.info  celas provizi informojn pri lingvoj kaj subteni multlingvismon en la Interreto por tiuj, kiuj pasie pri lingvoj volas malkaŝi ilian belecon, esprimpovon kaj unikecon. Lingvo.info estas interaga...

Legi pli...

1 ... 68 69 70 71 72 73 74 75 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.