Novaĵoj

Okazis ankaŭ RISKO-ludo dum la 27a Eŭropa Rendevuo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-11-16 19:09:49

La 14an kaj 15an de novembro ankaŭ edukado.net kontribuis al la programoj de la 27a Eŭropa Rendevuo, semajnfina renkontiĝo en Stella Plage, en la norda parto de Francio. La jam tradician programon partoprenis 67 personoj ĉefe el Francio, sed ankaŭ el Belgio, Britio kaj Nederlando. La komencon de la kunveno ombrigis la atencoj en Parizo, pri kiuj la novaĵoj atingis plurajn el la partoprenantoj survoje aŭ jam surloke, kelkaj eĉ devis rezigni pri sia vojaĝo, timante traveturi Parizon. La kunvenintoj per minuta silento esprimis siajn kondolencojn. 

La kernon de la programo donis 4 kursoj: lingvaj kursoj por tutkomencantoj, gvidataj de Michel Dechy, alia kurso por mezniveluloj kaj progresantoj, gvidata de Katalin Kováts, literatura seminario pri la Sumoo-ludoj kun Anne Jausions kaj dancateliero kun Roch Jullien. Sabaton vespere Floreal Martorell (Flo) informis la partoprenantojn pri la Esperanto-muzika mondo, kun prezento de historio kaj novaj muzikpecoj kaj Cyrille Poullet (Platano) amuzis la ĉeestantojn. Dimanĉon post la matenaj lecionoj ekde la 10a horo estis gvidataj ekskursoj al la centro de la marborda feriurbo Le Touquet kaj al la marbordo, aliaj partoprenantoj povis ĉeesti en la apuda belega preĝejo esperantlingvan meson. Posttagmeze dum la ferma bloko Katalin Kováts prelegis pri novaĵoj de www.edukado.net kaj okazigis ĉeestan RISKO-ludon. El la ses ludantoj venkis Vilhem François, sed kompreneble ĉiuj kuraĝuloj ricevis premion. 

En la daŭro de la posttagmezo la atelieroj raportis pri sia laboro, okazis ekzemple danc-prezento, kaj finis la programon soroban-leciono, gvidata de Kimie Markariam, el Britio. Aldonaj aranĝoj estis la riĉa libroservo de Flandra Esperanto-Ligo (FEL), artekspozicioj kaj foiroj de skulptistoj, pentristoj kaj juvelisto Chalm Alain, Francine Longue-Épée, Joelle Muller kaj Katalin Kovats. 

Dankon pro la denove brila organiza laboro de Arlette kaj Edmond Plutniak. Ĝis la revido en 2016. 

Sur la foto de maldekstro al dekstro la ses RISKEMULOJ: Jean-Claude ROY, Viktoro SIMONNET, François VILHEM, Valère DOUMONT, Claude JAUSIONS, Isabelle NICOLAS. Gratulojn al ili. Aliaj fotoj videblas en la ALBUMO.

Denove pri la registrado de KURSOJ Al la listo RITE-trejnado kaj foruma fadeno pri DUOLINGO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.