Novaĵoj

RITE-trejnado kaj foruma fadeno pri DUOLINGO

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-11-08 16:56:37

Kadre de la reta porinstruista trejnado ĉe edukado.net (RITE), la 8an de novembro okazis skajpa seminario pri Duolingo. La eventon partoprenis 9 personoj el 8 landoj.
La gasto estis Chuck Smith, usonano, loĝanta nun en Germanio, la ĉefmotoro de la furora kaj nekredeble sukcesa reta Esperanto-kurso Duolingo.
La kunvenon kunvokis kaj gvidis Katalin Kovats, el Nederlando, partoprenis ritestudentoj el Argentino, Aŭstralio, Francio, Germanio, Hispanio, Senegalo, Svislando kaj Vjetnamio.
Post la sinprezentoj de la ĉeestantoj kaj mallongaj raportoj pri siaj spertoj pri Duolingo, Chuck Smith navigante sur la diversaj paĝaroj vidigis al ni la funkciadon de la retejo kaj ties malantaŭkurtenajn kulisojn, nome la laborspacon de la kunlaborantoj. Li raportis pri la nekredebla nombro de studentoj de Esperanto-kurso ĉe Duolingo, parolis pri aliaj statistikaĵoj, strukturo de la kursejo, pri metodika kaj praktikaj kunlaborebloj inter la kunlaborantoj. Li skizis la planojn kaj la estontajn paŝojn, el kiuj ni eksciis, ke nova E-kurso por hispanlingvanoj estas jam lanĉita. Sinjoro Thu el Vjetnamio proponis siajn helpon kaj tempon por eventuale kunlabori en la vjetnama versio.
Post la detala prezento de Chuck la partoprenantoj starigis demandojn kaj kun la gvido de Katalin pridiskutis kiel la agantaj instruistoj kaj informantoj povas trovi kaj helpi la novbakitajn lernantojn de Duolingo. Ilia nombro de majo 2015 kreskis ĝis preskaŭ 180 mil!! Temis ankaŭ pri tio, kiel ili mem povas aŭ se ne, kial ne povas uzi la kurson en sia laboro. Komuna konstato estas, ke alilingvaj versioj, krom la angla, estus bonvenaj en multaj landoj.

Fine de la kunveno Chuck diskonigis plurajn utilajn ligojn, kie oni povas trovi informojn pri la pritraktitaj temoj kaj ankaŭ kelkajn surprizojn.

Ĉar la temo povas esti interesa ankaŭ por aliaj kolegoj, jene ni lanĉis fadenon en la FORUMO, kie ni atendas kaj atentas viajn kontribuaĵojn. 

Katalin Kovats, gvidanto, redaktoro

Okazis ankaŭ RISKO-ludo dum la 27a Eŭropa Rendevuo Al la listo RISKO: denove Melnikov

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.