Novaĵoj
Nur 31 Esperanto-kursoj en la tuta mondo
Kategorio: Movado; Dato: 2015-10-03 20:58:23
Laŭ nia registrado funkcias momente 23 movadaj kaj 8 lernejaj kursoj en la mondo.
Espereble la vera situacio estas multe pli bona.
Se oni ne raportas pri sia agado, ni ne povas referenci al la kursoj, nek pruvi, ke jes...
RISKO: du venkintoj en septembro
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-10-01 10:38:18
Septembro 2015 estis bela kaj aktiva monato en la RISKO-ludo.
En tiu ĉi monato ludis 150 personoj, aliĝis 9 novaj.
En la lud- kaj demandonombroj ni preskaŭ atingis la maksimumon de la jaro. La statistika paĝo montras interesajn datumojn.
La ludon venkis niaj du bravuloj, Nicole kaj Valentin kun egala nombro de poentoj. Korajn gratulojn al ili ambaŭ.
Premion rajtas elekti...
Riĉa septembra programo en Poznano
Kategorio: Movado; Dato: 2015-09-30 14:27:20
Fine de septembro la esperanta vivo en Poznano (Pollando) vigliĝas pro la universitata interlingvistika sesio (en AMU) kaj la kultura festivalo Arkones . La kunordigo de la du aranĝoj jam de jaroj montras bonajn rezultojn. Arkones ofertas riĉan kulturan programon: viglaj muzikkoncertoj, interesaj spektakloj kaj filmoj, atentokaptaj prelegoj kaj ludoj amuzas la partoprenantojn. Aliflanke la prelegantoj kaj kelkaj partoprenantoj de la interlingvistika sesio kontribuas al la programo.
Ĉi-foje prelegis Vera Barandovska-Frank (pri slavaj planlingvoj), István Ertl (pri Beletra...
Fine de nia skajpa lingvofestivalo
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-09-26 15:34:28
Kun sukceso okazis la 26an kaj la 28an de septembro sep skajpaj prelegoj pri lingvoj, organizataj de Katalin Kováts, www.edukado.net.
La lecionojn pri la itala, franca, ĉina, vjetnama, islanda, rumantsch grischun kaj okcitana lingvoj partoprenis entute 35 diversaj personoj.
Niaj prelegantoj, Renato Corsetti, Sylvain Lelarge, Xuequin Shi (Neĝeta), Nguyen Xuan Thu, Nicola Ruggiero, Mireille Grosjean kaj Christophe Chazarein preparis kaj gvidis siajn programojn tre bone. Ni, la kursanoj, lernis pri ĉiu lingvo interesajn aferojn.
...
HURA, ni sukcesis fari novan paŝon antaŭen!
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-09-22 17:46:23
Mi kun granda ĝojo komunikas la vi, ke ni sukcesis.
La Eŭropa Centro de Modernaj Lingvoj (filio de la Konsilio de Eŭropo) akceptis plian dokumenton de ni, kaj ĵus sendis al mi la Esperanto-version de la ĉi-jara kampanjo-broŝuro, kies tekston antaŭ kelkaj semajnoj mi sendis al ili. Morgaŭ ĝi aperos inter la aliaj lingvoj, dekstre, sube, sur ilia ĉefpaĝo http://edl.ecml.at /.
(Vi jam nun povas elŝuti ilin klakante al la du bildoj dekstre.)
Mi esperas, ke...